Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/412

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Johano, kiel bona promenanto, kiu ne amis sidi en tramvagono, ekmarŝis sur la plej maldekstra vojo, ĉe kies du flankoj kreskas altaj arboj, ĉiam protektantaj la promenantojn kontraŭ la brulantaj radioj de la suno.

—Ni promenos returnen, ĉu ne?—li diris al la kuiristo.

Ĉi tiu, pripensante pri la longa promenado al Patersburgo, jese kapklinis, dirante:

—Jes, ĉar estos por mi bona antaŭ-ekzercado por nia promenado al Rusujo—; tamen la esprimo sur lia vizaĝo nerefuteble klare kontraŭparolis liajn vortojn; prefere li estus enirinta la tramvagonon, ĉar li jam laciĝis.

Johano ekridetis kaj malsupren rigardis sur sian kamaradon, kiu kiel pigmeo marŝis ĉe lia flanko. Vole-nevole li rimarkis, ke la preterpasantoj rigardis lin kaj la „pigmeon“, ĉar li konsciis, kian strangan kontraston li faris kun la ĝibhava kuiristo.

—Kuraĝon, mia amiko!—li diris,—kuraĝon kaj ĉio finiĝos bone.

Ivan elspiris profundan spiregon, sed li ne respondis.

—Kuiru ilin, mia kara, kuiru ilin; agu kiel mi, kaj aranĝu vin laŭ la cirkonstancoj.

Kiam ili atingis la „Promenejon", la tiel nomatan restoracion, starantan duonvoje inter Scheveningen kaj Hago, Johano aŭdis, ke Ivan komencis spiregadi kiel laca ĉevalo.

—Ĉu vi laciĝis, kamarado?—li demandis.

—Jes.

—Kaj vi volas marŝi kun mi al Patersburgo?

—Mi ja kutimiĝos al la marŝado.

—Mi opinias, ke ne; viro kun tia malforta brusto, kian vi havas, ne povas alkutimiĝi al tio.

—Kion do fari?—melankolie demandis Ivan.

—Ni kompreneble ne promenos al Patersburgo.