Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/432

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Jen pri kio mi deziras informiĝi... En via pensiono estas, kiom mi scias, longa sinjoro..., hm!... mi ne scias lian nomon; mi tre dezirus konatiĝi kun li. Antaŭe tamen... hm!... antaŭe mi volas informiĝi pri tio, kio li fakte estas.

—Vi intencas, mi kredas, informiĝi pri sinjoro Johano Dusburg.

—Hm!... Ĉu lia nomo estas Johano Dusburg?

—En mia pensiono estas nuntempe nur unu longa sinjoro, tiu estas Dusburg.

—Hm!... Kio fakte li estas?

—Li diris al mi, ke li estas aktoro.

—Aktoro!?... Ĉu teatra aktoro?

Van Elshout ekpensas tuj pri invitaj biletoj, kiujn aktoro rajtas disdoni al amikoj, sed pri tio sinjoro Vim Elshout ne parolas al sinjorino Bus.

—Jes, ĉar li rakontis al mi, ke li ludis en "Vilhelma Tell".

—Povas esti... hm!... Tamen "Vilhelmo Tell" estas opero; mi neniam ekaŭdis kaj legis pri la teatraj "Vilhelmo Tell".

Van Elshout pravas: Li neniam ekaŭdis kaj legis pii tiu teatraĵo, ĉar li tute ne okupas sin pri kiu ajn literaturo, kaj la dramo, portanta tiun nomon, neniam estis ludita en la Haga teatro.

—Li tamen kunludis en ĝi; li tion certigis al mi.

—Hm!... Li estas afabla homo kaj bonmaniera sinjoro, ĉu ne vere?

—Kompreneble, tre afabla kaj tre bonmaniera.

—Sufiĉe, sinjorino,..; mi petas: prezentu al li mian nomkarteton kaj bonvolu informiĝi, ĉu konvenos al li, ke mi vizitos lin hodiaŭ en la posttagmezo, post kiam mi estos reveninta de la ministrejo... hm!... je la kvina horo kaj duono.