Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/435

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Vi estas Sanĉo Panza. Mi ja diris, ke ni kiel reklamiloj bezonas tiujn objektojn.

—Sed kion mi do devas fari kun tiu ventrego?

—Almeti sur vin, ĉirkaŭ via korpo.

—Ĉirkaŭ...!?

—Jes, mia kara, ĉirkaŭ via korpo. Vi ja ludos la rolon de Sanĉo, kaj ĉar vi ne havas dikan ventron, vi portos la jenan, kaj vi spertos, kia mirinda Sanĉo vi estos.

Dirinte tion, li ĵus finskribas la lastan vorton de la duelinvito, starigas la kartonon sur la kanapo kaj ekstaras por admiri ĝin de malproksime; tiam li diras al Ivan:

—Ĉu tio estas sufiĉe legebla?

Ivan rigardas la invitajon konfuzite kaj respondas:

—Tiajn literojn mi neniam lernis; mi povas legi nur rusajn.

—Vi pravas; la rusoj havas apartan alfabeton. Nu, mi povas legi ĝin, sekve: la promenantoj sur la strato ankaŭ povos tion.

—Vi do promenos kun tiu papero sur la stratoj por montri al la preterirantoj?

—Kiel malsaĝa vi estas; ni Ja fariĝos promenantaj ... aŭ pli ĝuste dirite: rajdantaj reklamiloj.

—Ni do rajdos?

—Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj vi sur dika grasa long- orela grizulo.

—Grizulo!?

—Jes, sur azeno.

Ivan konsternite rigardas sian amikon, dum li denove demandas:

—Ĉu mi devas rajdi sur azeno? ... kaj en tiu ventrego?

—Jes; ni foje ekzamenos, ĉu ĝi bone sidas—, kaj kaptante la ventregon, kiu sur la scenejo multfoje servis al Falstaf, li diras plue:

—Ĉirkaŭmetu ĝin; mi helpos.