Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/441

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

interparoladon de Johano kaj la dandeto, sidas sur la kanapo kaj rigardas sian amikon kvazaŭ por peti klarigon pri la stranga okazintaĵo, kiun li ĉeestis.

Johano ridetas kaj diras:

—Jen la maniero, per kiu mi kutimas reguligi mian konton kun tiaj homoj!

—Mi ne komprenas...

—Ne estas necese, ke vi nun komprenu tion. Poste, se ni okaze havos nenion por fari, mi klarigos al vi tiun aventuron; sed niaj bestoj estas tuj venontaj, ĉar estas la kvina kaj duono.

Laŭta sonorado ekster la ĉambro anoncas, ke sur la strato staras persono.

—Jen la viro kun niaj bestoj—, diras Johano, kaptante la kaskon kaj metante ĝin sur la kapon—. Nun ni povos rajdi, Ivan.

Al Ivan tute ne plaĉas la rajdado, sed li ne kuraĝas kontraŭstari al Johano[**], kiun li estimas, amas, sed samtempe iom timas pro la maniero, laŭ kiu li reguligas sian konton "kun kelkaj homoj".

En tiu momento laŭta bruo, ridado kaj vokado estas aŭdataj sur la strato. Johano alligas la kartonon sur la pinto de la lanco kaj diras al Ivan:

—Antaŭen, kamarado, sekvu min!

Ili malsupreniras la ŝtuparon, sur kiu staras la geedzoj Bus, kiuj jam malfermis la stratan pordon, sed kiuj ne komprenas, kial antaŭ la domo staras malgrasa ĉevalo kaj grasa azeno.

—Ki... ki... ki...?—balbutas[**] Bus.

La silabo "ki"—sen finiĝo estas kelkfoje tre malklara, sed en ĉi tiu cirkonstanco Johano komprenis ĝin bone.

—Mi mendis ilin—, li diras, kaj preterirante la geedzojn, li iras sur la straton, kie multaj scivolaj buboj amasiĝis ĉirkaŭ la du kvarpieduloj.