Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/449

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eĉ tiuj, kiuj mem agus tute alie kaj kiuj eble ne estus donintaj unu centimon, kriis "brave!!" kaj "longe li vivu!!". Sed la reklamilo, kiu kiel filozofo konis la homajn karakterojn, ne atentis tiujn aplaŭdojn, kaj salutinte la direkcion, li kviete per siaj kutimaj longaj paŝoj foriris, sekvate de Ivan, kiu, forgesante por momento pri sia dika ventro, pensis sonĝi.

Dum la malmultaj tagoj, kiam li konis sian longan amikon, li travivis tiom da mirakloj, ke li fine kredis, ke Johano estas magiisto, kiu antaŭvidas la estonton, aŭ sanktulo, kiu estis veninta teren por puni netaŭgajn bubojn, dandojn kaj malicajn nimfojn, kaj por rekompenci ĉiun, kiu honeste kaj sincere promenas la vojon de la virto.

Veninte ekster la konstruaĵon, Johano ekhaltis, pripensante kion fari kun la bestoj, kaj li diris al Ivan:

—Nu, mia rusa dikventrulo, kion ni nun faros?

Ivan, aŭdante la aludon al sia ventrego, subite respondis:

—Mi petas, forigu mian ventraĉon!

—Ĉu ĝi ĝenas vin?

—Jes, ĝi ĝenas. Ĝis nun mi ĝin portis kun rezigno kaj submetiĝo por esti agrabla al vi kaj por vin servi, sed ĉar ĝi fariĝis superflua, nu prefere iros sen ĝi—, kaj li malligis la ŝnuretojn, per kiuj ĝi estis ligita sur lia korpo. Laŭta kaj profunda elspirego eliĝis el lia brusto, kiam la ventrego rulfalis teren, kaj por montri sian abomenon kaj malamon, li piede puŝegis ĝin for kvazaŭ por diri:—Neniam plu tiu ventraĉo turmentos min.

Johano ridetante kaptis ĝin kaj metis antaŭ la selon de Rosinanto; tiam li surĉevaliĝis kaj diris:

—Antaŭen Sanĉanto[1], surazeniĝu por la lasta fojo

  1. "~anto" estas hispana sufikso, kiu signifas "antaŭe". Rosinanto = besto, kiu antaŭe estis "rocin" = ĉevalo. Sanĉanto = persono, kiu antaŭe estis Sanĉo.