Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/460

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elvagoniĝis. Tiun nokton ili pasigis en hotelo apud la stacidomo kaj preskaŭ la tutan sekvantan tagon ili rigardis la urbon. Intertempe Johano forsendis la poŝtmandaton al sinjorino Velt. Post dua nokto ili je la oka matene sidis en la vagonaro al Varsovio. Ili pasigis la tempon kiel eble plej agrable, ĉu parolante kun aliaj vojaĝantoj, ĉu rigardante ekster kupeon por vidi la pejzaĝojn, urbetojn kaj vilaĝojn kuŝantajn laŭlonge de la fervojo. Fine la vagonaro haltis en stacidomo de urbo, kies nomon ili ne legis sur la anonca breto. Ivan ne atentis ĝin, ĉar li ne povis legi latinajn kaj germanajn literojn, kaj Johano, preterveturante ĝin, okaze legis al li tre interesan tezon en Etika.

Tuj post kiam la vagonaro estis haltinta, Ivan malaltigis la fenestron de la vagona pordo kaj klinis la kapon eksteren. Johano fermis la libron, kaj same estis klinonta la kapon ekster kupeon, sed ekvidante subitan ŝanĝon sur la vizaĝo de Ivan, li restis sidanta, rigardis dum momento la vizaĝtrajtojn de sia kunulo, kiuj montris neesprimeblan surprizon, atendis momenton kaj diris:

—Kio estas, amiko, ĉu promenas elefanto sur la perono?

Ivan ne respondis tiun demandon, sed daŭre fiksante la okulojn sur la sama loko, li altigis mistere la fingron kaj diris:

—Jen nova miraklo.

—Miraklo?

—Rigardu mem—. Kaj la kuiristo fingre montris antaŭ sin.

—Mi ne vidas la miraklon, kamarado.

—Jen!... Sur tiu benko, ĉu vi ne lin vidas!

—Kiun do?

—Nian knabon. Jen li sidas sur tiu benko.

Johano okule sekvante la direkton de la fingro,