Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/463

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj Ivan, kiu estis certa pri tio, ke la knabo estas Jafet, eksidis ĉe lia maldekstra flanko.

—Aŭskultu foje, mia amiketo—, diris Johano,—Vi ja estas Jafet, naskita sur la Insulo! Mi bone scias, ke vi fariĝis fama muzikisto, sed mi tre bedaŭras, ke vi hontas rekoni vian iaman amikon Johanon, kiu kuris kun vi sur la dunoj por serĉkolekti ovojn de marbirdoj, kaj al kiu mi rakontis tiom da fabeloj.

—Sed mi ne estas Jafet, mi estis neniam sur Insulo por serĉkolekti ovojn; mia nomo estas Stanislas Mareau.

—Stanislas Mareau?

—Jes, sinjoro.

—Kaj vi ne naskiĝis sur la lnsulo?

—Eble mi naskiĝis sur Insulo, sed tion mi neniam eksciis.

—Ĉu vi logas tie ĉi ĉe via patro?

—Mia patro mortis, sinjoro.

—Kaj via patrino?

—Ŝin mi preskaŭ ne memoras; ankaŭ ŝi mortis.

—Ĉe kiu vi do nun loĝas?

—Ĉe Klajn, la instruisto.

—Ĉu vi jam longe loĝas ĉe li?

—Dum unu jaro. Antaŭe mi loĝis ĉe la doktoro Stuthejm, sed li mortis same kiel lia edzino. Mi estis ĉe ili kiel ilia infano, sed post ilia morto sinjoro Klajn konsentis, ke mi iras al li...

La lipoj de la junulo ektremetadis, kaj larmoj transkuris liajn vangojn.

—Nu, mia knabo, ne ploru; ĉio fariĝos bona. Diru foje: ĉu vi ne amas esti ĉe tiu instruisto?

—Ho jes, li estas tre bona al mi, sed antaŭe, kiam mi estis ankoraŭ ĉe la doktoro, mi regule vizitis la konservatorion, kie mi studadis je kostoj de la doktoro;