Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/465

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Jes, sinjoro—, kaj la knabo ekstaris.

Johano ekstaris kaj pensis: Se ĉi tiu knabo ne estas frato de Jafet, tiam mi jam neniam kuiros miajn pizojn.

Ivan ankaŭ ekstaris kaj li pensis pri tiu ĉi nova miraklo, kaj strabe rigardante sian longan kunulon, li diris al si mem: Se tiu knabo ne estas frato de mia kuirista servisto kaj amiketo Jafet, tiam (li estis dironta: oni pendigu aŭ senkapigu min, sed, ĉar tiaj ekzekutadoj estus neeblaj pro lia tro mallonga kolo kaj tro altaj ŝultroj, li diris:) oni min dronigu kiel rabian hundon.

Marŝante plue, li de tempo al tempo ĵetis rigardon al la juna knabo, kaj la simileco inter li kaj Jafet estis laŭ lia opinio tia, ke li kelkfoje dubis pri la certigo de Stanislas, kredante, ke li pro ia ajn motivo kaŝas la veron. Li memoris, kiel la artisto Jafet Romeskaŭ estis vizitinta lin sur lia ŝipo, kaj kiel li estis vidinta lin la antaŭan vesperon en la teatro, kaj kiel ravige li tiam estis ludinta sur sia violono. Kaj tiu violonisto ne estus ĉi tiu flanke de li marŝanta knabo? Ho, li estis preskaŭ certa pri tio, ke li estas tiu sama, kaj fine jam ne povante reteni sin, li subite demandis lin:

—Ĉu vi parolas ruse?

—Ne, sinjoro, nur germane kaj pole.

—Vi estas violonisto, ĉu ne vere?

—Mi estas pianisto, kviete respondis la knabo.

Ho ve, jen ĉiu dubo estis forigita. Jafet estis violonisto, ĉi tiu knabo sekve ne povus esti lia iama amiketo. Li do rezignaciis kaj ne parolis plu, sed aŭskultis la interparoladon de Johano kaj Stanislas dum ilia promenado al la vilaĝeto, kie loĝis la instruisto Klajn.

Estas homoj en la mondo, kiuj tute ne ŝatas monon tiel longe, kiel ili posedas sufiĉe da ĝi. Ni konas ekzemplojn de maristoj, kiuj elspezas en unu semajno la