Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/479

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ili komprenigas sin reciproke per gestoj, ke la serĉado estis vana. Rika eligas laŭtajn ekkriojn, sed Moseo silente laŭiras la dekstran longfoson, ĉar li timas, ke la onklo enfalis tien post subita atako de tiu terura malsano.

Kika esploras, laŭirante la maldekstran longfoson, kaj ŝiaj okuloj penadas penetri la akvon, kiu sin etendas sen movo, parte tute nigra pro la ombro de la longfosdeklivo kaj parte brile hela pro la lumo de la luno. Ili ne trovas la artiston, nek en la longfosoj al Brej, nek en tiuj al la farmejo. Aliajn vojojn Kóvacs kutime ne elektis por siaj promenadoj; spite tion, la duo daŭrigas sian serĉadon en ĉiuj direktoj, sed vane. Kóvacs estas malaperinta. Post pli ol du horoj ili kune iras al Brej por informiĝi, ĉu la malaperinto eble estas ĉe la pastro.

Estas nun la dek-unua horo; la pastro sidas en sia studejo, kiam Moseo kaj Rika staras antaŭ la pordo de lia domo. En la vespera silento li tuj aŭdas iliajn paŝojn kaj ekstaras por iri renkonte al la malfruaj vizitantoj. Rika ĵus malfermas la pordon, kiam la pastro enpaŝas en la koridoron. Li estas vestita per sia longa ĉambra jako, la argilan pipon li tenas de la buŝo al la mano, kaj li blovas dikajn fumnubojn. La lampo de lia studejo hele lumigas la postan parton de la koridoro, kie li staras, kaj konturigas klare lian tutan figuron. Fumante li movadas supren kaj malsupren la antaŭstarantan malsupran makzelon, kaj profundaj sulkoj sidas sur lia frunto, ĉar li klopodas trabori per la miopaj okuloj la malhelan parton de la koridoro, ĉe kies fino staras la du vizitantoj sur la sojlo de la pordo. Li ne povas distingi, kiuj ili estas, kaj prenante la pipon el la buŝo, li ekblovas lastan nubon, kaj surŝultrigante la pipon, kvazaŭ ĝi estus pafilo, li aliras al la pordo.

—Pastro—, tiel al li diras Moseo,—ĉu eble onklo estas ĉe vi?