Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/499

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉenon, tiel ke ĉiuj nepre devus vidi ĝin, sed ĉio estis kaj restis senfrukta kaj sen rezultoj. Intertempe mia mono elspeziĝadis, ĝis kiam restis al mi ankoraŭ du mil guldenoj. Ivan, kiu komence sekvadis min volonte kaj akompanadis min ĉiuloken, fine eksopiris la maron kaj li forlasis min. Jen mi staris tute sola. Lia foriro tie ĉagrenis min, sed... mi kuiris miajn pizojn kaj luis ĉambreton en Berlino, kie mi volis resti tutan jaron, farante nenion krom promeni, legi kaj amuzi min... Post kiam mi estis sola en Berlino dum du monatoj, jen subite iun belan vesperon Ivan revenis. Li konfesis al mi, ke li jam ne povus vivi sen mi.

Ivan grimace ridetis iom ĝenate, sed diris nenion kaj Johano parolis plue.

—Nu, mi akceptis lin kun ĝojo, kaj duope ni ekpromenis; mi legis al li belajn germanajn librojn, sed ĉar ni faris nenion krom promeni, legi kaj nin amuzi, restis al mi fine nur cent guldenoj. Tiam mi diris al mia kamarado, ke ni refoje devus laboradi, kaj mi demandis lin, kiun metion li elektus, ĉar al mi estis indiferente, kiamaniere perlabori mian ĉiutagan panon. Ivan preskaŭ samopiniis, ankaŭ al li plaĉas ĉiu metio (se li ne povus esti maristo) escepte tiu de reklamilo. Ni do elektis alian kaj sinsekve fariĝis kelnero, aktoro kaj tiel plu, ĝis fine ni revenis Hagon. Tie ni fariĝis unue flegistoj en frenezulejo, sed ĉar tio tre multe malebligis al ni promenadi, ni fariĝis purigistoj de kamentuboj, kaj nia laboro marŝas laŭ deziro. Regule Ivan sendas monon al sia patrujo kaj ni pasigas nian liberan tempon kelkfoje en legejo, kelkfoje en teatro aŭ en bioskopo, sed ĝis nun pro nia neriĉeco financa ni prenas lokojn la plej malmultekostajn, tamen, ĉar en realo estas egale sidi tie aŭ sur multekosta loko, ni ĉiam amuziĝas bonege. Hieraŭ okaze (aŭ eble laŭ aranĝo