Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/540

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Mi pli amas la violonon de la blinda Petro, ĉar mi konas la melodiojn, kiujn li ludas.

Inter la aŭskultantoj estis du, kiuj laŭ tre malsamaj manieroj konigis sian opinion pri la koncerto. Ili estis la hundo kaj la papago. La hundo eksidis inter la ludantoj, altigis la nazon, rigardis la plafonon, kaj malfermante la buŝon, eligis tian penetrantan kaj tirtonan blekadon, ke ni devis forigi la beston, ĉar la akompano, per kiu ĝi volis honori la koncerton, malbonigis ĉion. Mia "patrino" tial malfermis la pordetojn de sia litŝranko, la hundo malaperis post ili kaj ni povis ludi plue. La birdo, kiu sidis ĝis nun preskaŭ daŭre dormanta en sia kaĝo, vekiĝis post la unuaj sonoj de la violonĉelo, ekstaris sur unu piedo, kaj rigardante nin grave kun oblikve tenata kapo, aŭskultadis kun videbla atento kaj laŭte ekfajfis, kiam la muziko finiĝis. Tiam ĝi ekkriis:

Nu bone!—kaj refoje ekdormis.

Estis meznokto, kiam ni iris kuŝiĝi. Mi deziris dormi tiun nokton en la sama ŝranko sur la subtegmentejo, kie mi estis pasiginta ĉiujn noktojn de mia knabeco; la ceteraj vizitantoj devis ripozi en la stalo kaj kuŝiĝis sur pajlo, ĉar litoj estis nur du en la domo, nome la mia kaj tiu de miaj "gepatroj".

Strangaj pensoj trairis mian kapon, kiam mi post tiom da jaroj de foresto tiel subite kuŝis en mia antaŭa dormejo, kaj komence la dormo ne volis ektuŝi miajn okulojn. Mi pensis pri la estinto kaj miris, ke ĉio fariĝis tiel bona. Sub mi mi aŭdis refoje tiun saman misteran "segiston", sed fine li jam ne "laboris", kaj dum la unutona bruado de la ondoj (ruliĝantaj ĉiam denove ĉi tien kaj returnen sur la bordo de la Insulo) iom post iom formortis, miaj okuloj fermiĝis, kaj mi ekdormis.