Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/542

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

subtegmenteja planko. Sub mi en la stalo sonis bruo de paŝoj, kaj mi aŭdis la voĉon de Johano kaj de la aliaj vekiĝintaj gastoj de miaj gepatroj.

Neniam tiom da bruo kaj tiom da movado estis plenigintaj la domon.

Mi malsupreniris la duan ŝtuparon, trairis la stalon, kie la bestoj malestis (eble pro la bela vetero), kaj mi eniris la cambron.

La matenmanĝo staris sur la tablo, kaj mi eksidis inter la aliaj. Granda amaso da ovoj, biskvitoj, multa pano, lakto kaj butero atendis nin, kaj ni estis manĝontaj. Laŭkutime mia adoptinto kovris al si la vizaĝon per la ĉapo (liaj longaj mentonharoj refoje pendis inter la du brakoj) kaj li preĝis. Preĝinte, li surmetis la ĉapon, diris: "bonan apetiton!" kaj ni matenmanĝis. Johano (ĉiam ridetante) estis pli elokventa ol iam antaŭe kaj rakontis jen en la insula dialekto, jen en Esperanto pri multaj aferoj. Mia "patrino", kiu sin sentis ankoraŭ iom ĝenata inier ĉiuj tiuj gastoj, parolis malmulte kaj "li" diris tute nenion, ne pro malkontenteco, ne pro malbona humoro (lia humoro estis ĉiam la sama), sed ĉar tia estis lia karaktero; neniam, eĉ nun li ne parolis pli multe ol estis absolute necese.

Post la manĝado "li" refoje pregis, kaj Johano proponis, ke mi kaj li montru la Insulon al la vizitantoj. Mia patro komencis legi siajn gazetojn kaj mia patrino diris:—Nu bone!

Mi eliris kun Moseo, Stanislas kaj Kóvacs. Post kelkaj momentoj sekvis la aliaj, unua Maksimo Bjelski kun Ivan kaj lasta Johano kun la hundo, kiu jam fariĝis lia amiko.

Niaj gegastigantoj prefere restis hejme, ŝi por formeti la manĝilaron kaj li por legi siajn gazetojn.

La vetero estis belega. La brilanta suno staris alte