Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio, kiam refoje paŝoj sonis sur ŝtuparo, per kiu oni povis en- kaj eliri mian ĉambreton. Mi direktis la rigardon al la pordeto, kiu ĉiufoje estis malfermita, kiam iu eniris, ĉar ĝi estis tuj malsupre ĉe la ŝtuparo. Mi ekvidis eniri tre strangan viron. Li havis tre malgrandan, preskaŭ rondan trunkon, sed longegajn brakojn kaj krurojn. Lia kapo preskaŭ tute malaperis inter liaj altaj ŝultroj. Li portis blankajn vestojn kaj blanka ĉapo kovris lian kapon. Sur unu el liaj brakoj pendis blanka tuko kaj en la manoj li havis grandan pleton el nikelo, sur kiu staris teleretoj kun manĝaĵoj.

En la "Mil kaj unu noktoj" staris homvestita simio, kaj ŝajnis al mi, ke tia simio subite eniris.

Li ridetis (mi ekkredis, ke ĉiuj homoj, kun escepto de miaj gepatroj preskaŭ ĉiam ridetas al mi) kaj alproksimiĝis al mi, metis la pleton sur la liton kaj signodonis, ke mi eksidu. Mi faris tion kun lia helpo; li ŝovis la kapkusenon kontraŭ mia dorso, por ke mi pli oportune sidu, kaj pendigante la blankan tukon sur mia kolo antaŭ mia brusto, li montris la manĝaĵojn. Mi rigardis la teleretojn kaj tiam la viron, ne sciante, kion mi devus manĝi, ĉar tiajn manĝaĵojn mi neniam vidis. Li verŝajne komprenis tion kaj manĝigis min. Unue li prezentis al mi ion blankan, kio aspektis kiel amelo. Mi trovis ĝin delikata. Laŭ la sama maniero li manĝigis al mi kelkajn fruktojn. Lia brusto elstaris tiom multe, ke ĝi kelkfoje tuŝis mian kapon. Ĉiufoje kiam li sin klinis, mi rimarkis, ke lia dorso ankaŭ elstaras. Poste mi eksciis, ke li estas kuiristo kaj ĝibulo. Li kun pacienco staris ĉe mia lito, ĝis kiam mi estis manĝinta sufiĉe, tiam li forprenis la tukon de mia kolo, aranĝis por mi la kapkusenon kaj mi ekkuŝis. Tiam li foriris kun manĝilaro. Ĉe la pordo li turnis sin, ridetis, kapsalutis kaj malaperis fermante post si la pordeton.