Paĝo:Danlando - Novembro 1912.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Peresperanta studvojaĝo en Bohemujo kaj Moravio.

Dum tri semajnoj, fine de Septembro kaj komence de Oktobro, mi vojaĝis en Bohemujo kaj Moravio por studi ĉeĥajn lernejaferojn. Kiel Esperantisto kaj membro de U. E. A. mi kompreneble avertis samideanojn pri mi alveno al la diversaj urboj kaj vilaĝoj, kiujn mi vizitis, kaj tial mi ankaŭ havis bonan sukceson, kaj ĉie multaj gesamideanoj bonege min helpis. Ili min ricevis en la stacidomoj, min akompanis al lernejoj kaj donis al mi multajn valorajn sciigojn, ĉe multaj gekolegoj gasteme min invitis por loĝi ĉe ili, kaj tiamaniere Esperanto ankaŭ min helpis ekonomie.

Mi komencis mian studadon en Praha (Prago), la belega ĉefurbo de Bohemujo. Precipe mi havas kaŭzon danki la samideanojn