Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La agado de la Lingva Komitato inter la IIa kaj IIIa kongresoj konsistis el laboroj pri dubaj tradukoj en la komuna vortaro, preskaŭ pretigitaj, raporto pri propraj nomoj, ekzameno de novaj gramatikaj formoj (amantas, amintas, k. c.), kiujn oni forĵetis kiel senutilan kaj neklaran pliriĉigon, aŭ pli bone multpezigon de l’ lingvo. Fine kelkaj Lingvaj Komitatanoj estis komisiataj kolekti la Zamenhofajn vortojn netroveblajn en la

Universala Vortaro [1].

  1. „Zamenhofaj vortoj“ (Ofic Dokumentaro).