Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jameson ne faras. Li sendis, pri tio mi ne dubas eĉ unu momenton, al Wien iun, kiu tre similas al li aŭ al kiu li havigis ĉi tiun similecon per iuj rimedoj, por tie vivi kiel Franco Jameson, ĝis kiam la afero ĉi tie estos finita. Sed mi esperas, ke ĝi estos finata en maniero, kiun li ne atendas kaj kiun li ŝajne por ĉiuj okazoj provas eviti. Estas tre frapante, ke li, kiel ni scias per Pinkerton, igas postsendi siajn leterojn ĉi tien, kaj nun ne demandas pri ili aŭ, pli vere, ke ĉi tie la leteroj ne alvenas."

"Eble efektive ne alvenis korespondajoj por li."

"Tio estas apenaŭ kredebla. Adelo Burke, la ŝajne tre pasia juna fraŭlino, kiu amas lin tiel, ke pro li ŝi lasis sian profitodonan pensionon en London al amikino por administrado kaj sekvis lin al Chicago, certe ne lasas lin tiel longe sen sciigo. Ne, ne, tio havas alian kaŭzon!"

"Sed kian?"

"Ne tre verŝajne, tamen eble, estas, ke la agento de Pinkerton estigis suspekton ĉe fraŭlino Burke, kiu instigis ŝin sendi la korespondaĵojn al Jameson sub alia adreso. Eble li

mem estis tiom singardema, ke li postulis tion. La telegramo de Pinkerton diras nur, ke Jameson igas postsendi al si siajn poŝtaĵojn ĉi tien, sed ne, ke tio okazas sub lia nomo. Se Pinkerton estus eksciinta ion certan pri tio, li sendube estus aldoninta tion en sia telegramo."

"Kion vi nun intencas fari?"

"Unue mi volas uzi la momentan Iiberan tempon ĝis la reveno de Kruse, kiu certe ne plu Ionge forrestos, por redakti mallongan raporton al la prokuroro, por ricevi arestordonon kontraŭ Jameson. Sen tia ordono mi ne povas entrepreni ion ĉi tie."

"Ĉu vi ne senplue povas aresti lin, se vi renkontas lin?"