Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĝi tute ne estis malproksima, en flanka strato, kaj ĝi estis ĉirkaŭata de granda ĝardeno. Maldekstre de ĝi komenciĝis olivarba plantejo, dekstre de la ĝardeno staris privata domo, kiu ne montris afiŝon pri ludonota ĉambro.

Merten eniris en la olivarban plantejon, por informi sin, kiom vaste la ĝardeno de la vilao Deux Colombes etendiĝas.

Ĝia malantaŭa flanko tuŝiĝis kun alia ĝardeno, de kiu ĝi estis disigata nur per malalta plektbarilo. La alia ĝardeno ankaŭ apartenis al vilao, en kiu ĉambroj estis lueblaj.

Merten pripensis, ĉu li eniru, por tie lui ĉambrojn. Eĉ se Jameson ekscius, ke la ĉambroj tie denove estas okupitaj, tio apenaŭ povus suspektemigi lin. Merten nur ne devus montri sin kiel amerikano.

Li tiris la sonorilon de la fermita domo, sed nur post sufiĉe longa tempo la pordo estis malfermata de maljuna viro, kiu kompleze montris al li la ĉambrojn. Ankaŭ la demandon de Merten, ĉu li, kiel luanto, povus uzi la ĝardenon, li jesis tre ĝentile. Sed li diris ankaŭ, ke lia filino, al kiu la vilao apartenas kaj kiu estas la vidvino de franca kapitano, veturis al Nice, por fari aĉetojn. Nur dum la posttagmezo ŝia reveno estis atendebla.

Merten dankis pro la informo kaj foriris promesante, ke li revenos posttagmeze, por interkonsenti kun la posedantino de la vilao ĉion necesan. Li nun tuj iris al la stacidomo kaj veturis al Monte Carlo.


Naŭa ĉapitro

Edito jam estis okupinta sian postenon en la kazino, post la kradigita fenestro. Merten restis kelkan tempon en la proksimeco, ĝis kiam la vestiblo por