Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aldono al numero 7 - Februaro 1913.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

riĉigos nian enhavon kaj nian amplekson. Devige estu ke ĉiu el ni varbu almenaŭ unu kolegon.

.§.


LA FORRAMPADO DE LA RELOJ.

Ĉiu fervojisto verŝajne scias, ke la kompensaj spacoj inter la rel-kunligoj fermiĝas per varmeco sed ankaŭ per alia kaŭzo konata kiel FORRAMPADO DE LA RELOJ. Tiu rampado okazas ĉe duoble-vojaj linioj en la direkto de la vagonaroj kaj ĉe unu-vojaj linioj laŭ direkto en kiu veturas la pli pezaj vagonaroj, kaj estas kaŭzata precipe per la bato de la radoj kiam ili transiras de unu relo sur alia. Ĝis nun ne ekzistas perfekta kontraŭ-rimedo. Somere la genaĵo kaŭzas multan laboron al la vojestroj pro la retro-ŝovado de la reloj. Do elpensantoj serĉu !

Forrampado de la reloj = (Germ.) Wandern der Schienen = (Hollande) krinpen der sporen. K. T. P.

J. Bal el Breda (Hollando)
.§.


"LA ONDO DE ESPERANTO"
Monata ilustrata revuo
(fondita en la jaro 1909).

La abonantoj de la j. 1912 jam ricevis senpage romanon de A. Tolstoj "Princo Serebrjanij" : kies prezo por ne-abonintoj estas Sm. 1,60 afr. Nun ĉiu abonanto de la j. 1913. krom 12 n-roj de l’gazeto, - senpage ricevos donace belan

Esper libron:
"ORIENTA ALMANAKO"

el la lingvoj japan, ĥina, araba, hinda, sanskrita, persa, armena, kartvela, k.t.p. "La Ondo" aperas akurate la 1 - an daton, novstile. Ĉiu n-ro havas 16 - 24 paĝ. Formato 17 - 26. Bela kovrilo.

Literaturaj, konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj. Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj