Paĝo:Fervoja Esperantisto - Decembro 1910.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
NOMOJ KAJ ADRESOJ DE NIAJ NACIAJ DELEGITOJ

Ameriko. — S-ro Wellons Robert, 403, Polk st., Marietta (Georgia), Usono.

Aŭstrujo-Hungarujo. — S-ro Ĵaromir Schwarz, adjunkto, kontrolo de enspezoj, Sarajevo (Bosnio-Hercegovino), kaj S-ro Rodolf Sackmauer, adjunkto, Skretova ul. 48, Plzen.

Bulgaruj. — S-ro Zaĥarij Manolov, fervoja telegrafisto, stacio Harmanly-gare.

Danujo. — S-ro G. Hinrichsen, fervoja asistanto, Hellerupvej, 30 1, Hellerup.

Francujo. — S-ro Meunier, Raoul, 7, rue du Trèfle, Montmorency (Seine-et-Oise) ; S-ro Pilin, Georges, 55, avenue Ledru-Rollin, Le Perreux (Seine) ; kaj S-ro Lamy, Gabriel, Hôtel-du-Gouverneur, La Fère (Aisne).

Germanujo. — S-ro Engst, Johannes, Klopstockstrasse, 18, Dresden-Cotta (Saksujo) ; S-ro A. Petzold, fervojasistanto, Theatergasse 10 III, Leipzig (Saksujo) ; kaj S-ro Sommer, 14, Klosterstrasse, Lippstadt.

Granda-Britujo. — S-ro John Hart, stacio Clapham-Junction, London S. W. kaj S-ro Cuthbert, John, 3. Ettrick place Pollokstran, Glasgow (Skotlando).

Holandujo. — S-ro J. Bal, Goederenklerk SS, Nassaŭ Singel, 18, Breda.

Japanujo. — S-ro K. Takahaŝi, ĉefa inĝeniero, Kobe (Aki).

Norvegujo. — S-ro H. Bonnevic, asistanto, Pilestraede 42, Kristiania.

Rusujo. — S-ro Wojciechowjki, substaciestro, stacio Bedzin ; kaj S-ro Josiĉ, fervoja maŝinisto, stacio Koluŝki (Polujo).

Svedujo. — S-ro Wald. Prior, fervoja maŝinisto, stacio Nässjö.

Svisujo. — S-ro E. Rusterholz, fervoja termezuristo, Leimenstrasse, 2, Basel.



DIVERSAJ AVIZOJ

Sekve de la proponoj faritaj dum nia Kopenhaga Kunveno, ni tuj studados tiujn diversajn demandojn. De nun, jen ili estas :

Starigo de regularo de nia Asocio.

Demando de speciala diplomo (iniciatoro : S-ro Suinot).

Demando de speciala emblemo (iniciatoro : S-ro Lamy).

Demando de speciala gazeto (iniciatoro : S-ro Rousselot).

Demando de klopodoj apud la fervojaj Kompanioj pri niaj asocianoj (iniciatoro : S-ro Poinçot).

Demando de korespondado per ilustritaj poŝtkartoj (iniciatoroj : diversaj).

Demando de notoj pri faktoj en nia profesia movado esperanta (iniciatoro : S-ro Engst).

Unu rondiranta kajero estos starigita por ĉiu demando kaj sendita unue al la iniciatoro, kiu skribos en ĝi siajn argumentojn ; poste, li devos sendi la kajeron al alia ano, laŭ listo farita laŭ la ordo de la petoj.