Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1911.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la ŝtatfervojoj kaj de tiuj kompanifervojaj ĉefuloj, kiuj estas difinitaj en la supre citita konvencio pri trairaj biletoj. Por funkciuloj de aliaj eksterlandaj fervojoj nur la direktoro de la trafikoficejo de la ŝtatfervojoj povas liveri biletojn por vojaĝoj sur la ŝtatfervojoj aŭ sur pli ol unu kompanifervojo. Kompreneble la trafikestroj de la kompanifervojoj povas ankaŭ liveri biletojn al alilandaj fervojistoj, sed tiaokaze nur por la propraj linioj (escepte al supre montritaj danaj, norvegaj kaj finnaj oficistoj).

Pri la formo de la biletoj oni povas aldoni, ke la ŝtatfervojoj uzas formulojn el pale ruĝa kartono, sed la kompanifervojoj formulojn el papero (por trairaj biletoj blanka papero, presita blukolore).

En tiu ĉi raporto ne estas pritraktataj la kondiĉoj por senkostaj biletoj por aliaj personoj ol fervojistoj, nek la specialaj biletoj, kiujn havas oficistoj kun pli altaj funkcioj.

Por klarigi la egalrajton inter la ŝtatfervojoj kaj la kompanifervojoj, oni fine devas aldone rimarki, ke la lastnomitaj estas ĝenerale pli gravaj en Svedujo ol en la najbaraj landoj (kun escepto nur por la « Hovedjernbane » en Norvegujo).

J. Lundgren (I. A. E. F. Nº 145).


KRONIKO

ANGLUJO. — Londono. — La fervoja kompanio « The North-Eastern Railway » nun presigas avizojn por la publiko en Esperanto.

Jen imitinda ekzemplo !

AŬSTRUJO-HUNGARUJO. — Plzen. — S-ro Hofmann, ĉiam fervora, sendis al ni ekzempleron de bohema faka gazeto, en kiu li presigis bonegan artikolon pri nia Asocio kaj « Fervoja Esperantisto ».

GERMANUJO. — Chemnitz. — La stacidoma librovendejo vendas esperantaĵojn kaj havas afiŝon esperantan.

Küllenhahn bei Elberfeld. — « Fervojo-Esperantisto », germana gazeto por la vastigado de Esperanto inter la forvojistoj en Germanujo, organo de la « Vereinigung Deutscher Eisenbahn-Esperantisten », ŝanĝos de la 1-a de Julio sian titolon, kaj estos nomata « Germana Fervoja Esperantisto ».

Kredeble, la aliaj francaj Kompanioj sekvos tiun ekzemplon.

Tiu informlibro estos sendata senpage al ĉiu petinto ; sin turn al : Kompanio « l’Orléans » (Trafic-Voyageur-Publicité), 1, place Valhubert, Paris.

Ni esperas, ke multaj asocianoj petos tiun broŝuron.

Canaples. — Nia agema kolego S-ro Suinot, stacia subestro, disdonas inter siaj kolegoj de la « Norda Kompanio » gravan cirkuleron, france redaktitan kaj presitan dank’ al siaj propraj elspezoj.