Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1913.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
KONGRESO

Estas absolute necese, ke ĉiu fervojisto, kiu havos libertempon, ĉeestu la Bernan Kongreson (24-31. Aŭgusto) ; se li ne libertempas sufiĉe, li almenaŭ ĉeestu la ne kongresan kunvenon, kiu okazos lunde la 25-an de Aŭgusto. Por tiu kunveno la kongresa karto ne estas deviga. (Por sciigoj sin turni al S-ro Johano Perriard, ĝenerala direkcio des Chemins de fer Fédéraux à Berne (Suisse), por ricevi respondon aldoni respondan kuponon.)



Kelkaj rimarkoj kaj petoj.

— S-ro Aussenac, lokomotivejestro en Saint-Dizier, ĉeestonto de la Berna kongreso, esperas, ke la kongresa komitato ne ŝanĝas la datojn de la fiksitaj fervojistoj kunvenojn tiel same ke estis farita en Antverpeno. Li opinias, ke oni plialtigu la kotizaĵon, li pensas ke nia gazeto bone farus pliriĉigante sian enhavon, sed komprenante la malhelpon pro mono, li paciencas ĝentile.

— S-ro P. Haigh el Bradfort, skribas pri fervojista ekskurso de siaj kolegoj al Turin kaj Milan ; la plej grava sciiĝo, li diras, estas ke la estroj de la Itala fervojo permesis al la anglaj fervojistoj vojaĝi senpage tra Italujo.

— S-ro Lundgren el Hedemora, konsentas partopreni la tradukon de la Berna internacia konvencio, li sendis jam resumon pri ĝi al nia kolego Petzold en Leipzig.

S-ro Hans Nüsslein, ĉiam laboras fervore por ni en Regensburg, plie ĉiu el ni, kiu bezonis servon privatan, ricevis de li ĝentilan helpon.

— La samaj holandaj kolegoj vizitinte Parizon la lastan jaron, intecis viziti Kopenhagon tiu jare. Ĉu ili ĝin faris ?

— S-ro Hans Reuss, supera termezuristo, respondis jene al la demandoj de la n-ro 9.