Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1914.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— estas malpli kosta ol alispeca forto. Ĉe tia stato la akvoforto povas ŝpari trafikkostojn tiom, ke elektra trafiko fariĝas ekonomia avantaĝo.

Tamen oni ne povas diri, ke kiui ajn akvoforto, eĉ malmultekosta, rilate al konstruado, estas konvena por elektra fervojtrafiko. Pro la tre varianta fluŝarĝo dum la moviĝo de la trajnoj, kaj por ekonomie avantaĝa trafiko, la akvofortuzino devas povi per hidraŭlika akumulado sekvi tiujn variojn, ne perdante tro grandan akvokvanton. Ekzemple, se fortcentralo devas provizi fervojan linion kun nur dumtagaj trajnoj, devas super la uzino troviĝi baseno sufiĉa, tiel por doni la akvopliiĝon necesan por nekonstante plejaltaj ŝarĝookazoj, kiel por ricevi la alfluon dum tiu tempo, kiam estas nenia trafiko. Multloke oni devis formi per digkonstruoj la bezonatajn kolektbasenojn, kio pligrandigis konsiderinde la konstrukostojn.

El raporto en le sveda gazeto « Järnbaneblated », tradukis
John Lundgren (Hedemora, Svedujo)
Trafikchefsassistent vid Södra Dalarnesjärnwäg.


Berna Internacia Kontrakto pri la Fervojaj transportaĵoj (Sekvo).

(2) La precizaj difinoj pri la skribado kaj enhavo de la ŝarĝatesto, precipe la uzota formularo estas rezervataj al la plenumaddifinoj.

(3) La enskribo de pluaj deklaroj en la ŝarĝateston, la skribado de aliaj dokumentoj anstataŭ la ŝarĝatesto, kaj la aldono de aliaj skribaĵoj al la ŝarĝatesto ne estas permesataj, se ili ne estas uzeblaj kaŭze de ĉi tiu kontrakto.

(4) Tamen, se la leĝoj aŭ regularoj de la forsendstacio ordonas, la fervoja administracio povos postuli la skribadon de dokumento krom la ŝarĝatesto, kiu havos la destinon, ke ĝi restu en la manoj de la administracio, por esti dokumento pri la transporta kontrakto.

(5) Ĉiu fervoja administracio rajtas, rilate al la interna prilaborado, uzi trunkan deŝirkajeron, kiu restos en la forsendstacio kaj estos signata per la samaj numeroj kiel la ŝarĝatesto kaj la duplikato.