Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1912.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FERVOJA ESPERANTISTO
DUMONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono, kun kotizaĵo
al I. A. E. F. : 1 ₷ 2.
Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ;
1/2 paĝo : ₷ 3 ;
1/4 paĝo : ₷ 2.
REDAKCIO
S-ro Bontemps
Administranta Redaktoro
(La prezidanto de la Asocio rajte estas Direktoro de la gazeto).
ADMINISTRACIO
Centra Presejo Esperantista
33, rue Lacépède, Paris

Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Bontemps, staciestro, Parennes (Sarthe), Francujo.

La redakcio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ine povas resendi.

SALUTON AL NIAJ ASOCIANOJ

Estis en la jaro 1909-a, kiam oni povis legi en unu numero de la oficiala organo de U. E. A. « Esperanto », la aperintan anonceton de nia alte ŝatata eksprezidanto, S-ro Armand Berlande, kie li alvokis ĉiulandajn fervojistoj esperantistajn, invitante ilin kunveni en Barcelono dum la V-a Esperantista Kongreso, por fondi la Interacian Asocion de la Esperantistaj Fervojistoj. Li estas do la spirita iniciatoro kaj la efektiva fondinto de nia Asocio, kiu nun enirante la trian jaron de sia ekzisto, akceptas min kiel sian novan prezidanton. La voĉo de nia eksprezidanto ne estis malaperinta, lia penado ne restis vana ; hodiaŭ kalkulas nia Asocio respektindan nombron de 200 anoj kaj ni posedas nian gazeteton.

Fervojistoj Esperantistaj ! Se eĉ ŝajnas al vi tiu ĉi rezultato esti nerimarkebla kompare kun tiuj de la aliaj esperantistaj organizaĵoj, pripensu nur tion, ke la afero estis atingita per preskaŭ neniaj materialaj kaj monaj rimedoj, sed per neeldireblaj penadoj kaj klopodoj, per formika diligenteco kaj modesta kaj aminda oferemeco de du niaj kamaradoj : S-ro Berlande kaj Bontemps.

Al ili apartenas nia danko, al ili direktiĝas kaj direktiĝu nia laŭdo.

Se ni ĉiuj komprenos la noblajn, pacemajn kaj praktikajn celojn, kiujn sekvas nia Asocio, se ni ĉiuj tiel ame, sincere kaj pacience plenumos niajn libervole promesitajn devojn, kiel ili tion ĉiam senprofite, ofereme montris kaj faris, ni restos fortegaj eĉ en nia nune ŝajna malforteco.

Fervojistoj Esperantistaj, elita trupo de la profesiuloj, viroj de la severa penega laboro kaj nerompebla memdisciplino, montru vian diversfakan, neelĉerpeblan potencon antaŭ la esperantista mondo ankaŭ en la rilatoj de la lingvo Esperanto, ni montru, kiajn fortojn ni povas disvolvi, kiam ni nur firme volas.