Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1914.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉe tio ne pri tre multekosta objekto, nur pri ne longa riverbordo de larĝeco de ĉirkaŭe 15 futoj, kiun la registaro pretendas kiel sia propraĵo, dum la fervojo neas al propec-rajton. La militsekretario Stimson estis ordoninta ĉi tiun militistan agadon laŭ postulo de la ĉefadvoktato Wickersham, ĉar la ĉefadvokato laŭdire pruvis nekontraŭdireble, ke la malgranda bordstrio efektive estis tero de la registaro kaj senrajte estis okupita de la fervojo.

La situacio estas la jena : La usona registaro estis posedinta la posedrajton al tiu ĉi terstrio, sed ne estis multe zorginta pri ĝi. Kiam la fervojo estis konstruata kaj oni serĉis por la boatoj albordiĝejon, oni agis laŭ bona antikva « Squatter »-maniero kaj okupis nur la teron, ne demandante kaj ne zorgante pri la posedstatoj. Post tio pasis dek jaroj kaj kiam pli poste tamen ekfariĝis pli granda ordo en la terposedstatoj de USono, kaj la registaro postulis de la fervojo la redonon de la terstrio, tiu ĉi kontraŭdiris, ke ĝi siatempe en bona kredo okupis ĝin kaj ke ĝi posedas ĝin unue sen kontraŭdirite jam dum 50 jaroj. Per tio ĝi estus akirinta la posedrajton. Jam en la jaro 1910, la usona registaro dekretis, malpermesante al la fervojo plue albordigi en tiu loko siajn ŝipojn. Tiam la fervojo ŝajnas esti farinta jaristan malĝustaĵon, ĉar ĝi petis la registaron pri plilongigo de la limtempo kaj per tio ŝajnas esti konfesinta la posedrajton de la ŝtato. La registaro konsentis la limtempon ĝis Decembro 1912. Kiam ĝi pasis kaj la fervojo en estis cedonta de la terstrio, sed estis efektivigonta la posedrajton per la « sidado » akiritan, la ĉefadvokato neeble komencis procesadi, sed igis la militministron forprenigi la teron de la fervojo per armilforto, permesante al la fervojo nun procesi kontraŭ la registaro.

La haveno nome devas esti plibonigata kaj la registaro volas uzi la albordiĝejon, por tie albordigi la materialon kaj la necesajn ilojn. Estis ankaŭ farita la riproĉo, ke la vaporŝipoj de la fervojasocio malhelpis kaj malakcelis la ŝiptrafikon. Momente la asocio estas serĉanta alian provizoran albordiĝlokon, ĝis la juĝejoj estos dirintaj la lastan verdikton.

Esperantigis : Komo (el Danzig).