Saltu al enhavo

Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la rezono analizanta. Tion fine ni retrovas en ĉiuj kosmogonioj de Arianoj, Grekoj, Romanoj, kaj eĉ dum mezepoko: Tero estas surfaco plata, senfina, ĉirkaŭita, trans siaj nekonataj limoj, kaj ĉielo estas kupolo fermita.

Tiam Plutarko demandas: „Kia estas la substanco de ĉielo?“; kaj Anaksimenes respondas, ke la lasta cirkonferenco de ĉielo konsistas el substanco tera, kaj ke sur ĝi astroj estas fiksitaj kiel najloj. Aristoteles diras, ke ĝi estas farita per la kvina substanco, sed li forgesas diri, kia estas kiu kvina substanco; liaj posteuloj certigas, ke ĝi estas miksaĵo de malvarmo kaj de varmo: tio ne estas pli klara. Kelkaj patroj de Eklezio kredis, ke sur ĉielo estas akvujoj por superakvigi mondon, kiam oni malfermas la kluzojn. Tiuj imagoj, idoj de epoko, kie la metafiziko anstataŭis la sciencon, estas ja forlasitaj nune: ĉio el ili sciigas la nesperton de unuaj epokoj, de la nomo firmamento (el latina „firmare“ = firmigi) ĝis ĉielo (el greke „koilos“ [kojlos] = arkaĵo kava).

Laŭ ŝajnaĵoj, oni povus kredi, ke tera estas centra punkto de universo kaj oni parolas pri tero kaj ĉielo, kiel pri du samaj objektoj, faritaj unu post alia. Se iu lunano skribus iam: „En la komenco Dio kreis ĉielon kaj lunon“, oni povus demandi lin, kial li ne parolas pri tero kaj pri aliaj planedoj, kaj ĉu li ne komprenas, ke luno sola ne estas tuta mondo. Sama rimarko rilatus al tero, kaj sciigus, ke rezono estis donita al ni, por ke ni malfidu al ŝajnaĵoj.

Do tero estis fiksa kaj senmova, malsupre de