Saltu al enhavo

Paĝo:Glück - La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912, 1937.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

politikulo ŝatata de kontraŭulo, religiano trovas indan estimon de alireligiano, ĉiu homo estas valora membro de la granda homa familio. Li vidas en sia proksimulo nur homon, fraton. Zamenhof, la geniulo, efektivigis idealon de l’ homarunueco, revita jam de pratempoj. Kion la fondintoj de diversaj religioj deziris kaj provkonstruis, kion sennombraj apostoloj serĉis, tion kreis genie unu viro. Li elsorĉis komunan pilgrimejon, kiu estas samtempe celo de ĉiu homo ideala. Li donis al la internacia homaro ideon de l’ kongresurboj, kie kunvenas ĉiujare homoj diversnaciaj, diversreligiaj, por ebligi – paŝo post paŝo – mondpacon, por plialtigi reciprokan homestimon, por glori homfratigon, por sanktigi la feston de la plej altaj idealoj, je kiuj la deziro plenigas la koron de ĉiu grandanimulo. Almenaŭ dum la kongresoj la homidealistoj vidas sian revon efektivigita.

Ni pilgrimas al kongresoj.

Post nia alveno tuj iom post iom pli forte eksonetas en niaj koroj sonoj ne komprenataj, pli kaj pli fortiĝantaj, ĝis kiam ekvibras nia tuta interno de ia mistera sento, de ia mistera forto.

Nun ni estas fratoj.

Preskaŭ senkonscie io gvidas nin al la plej altaj regionoj de l’ homindeco, ni eniras kortuŝite, ravite en la regnon de la alta religio, kie estas komuneco de nacioj kaj gentoj; ni sentas, ke ni vivas en regiono, kie majeste regas la interna ideo de esperantismo.

Ni pilgrimas al kongresoj.

Ni vidas entuziasmon, ni konatiĝas kun centoj da noblaj apostoloj de la nova sento. Nian propran entuziasmon pliriĉigas fortoj ĝis nun nekonataj, subtilaj; la amo por nia kara lingvo pli forte estas alforĝita al nia