Paĝo:Heroldo de Esperanto - 28 Januaro 1925.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Mi demandis ŝin.

Mi demandis ŝin, ĉu daŭra
EStos ŝia amkonfes’,
Ŝi silentis; sed okuloj
Ŝiaj klare diris: jes!

Mi demandis, ĉu promesas
Ŝi min ami ĝis la mort’,
Ŝi silentis, sed la koro
Batis tuj laŭ tuta fort’…

Mi demandis, ĉu pri amo
Pruvon donos ŝi al mi,
Silentante sian buŝon
Al la mia metis ŝi…

Verkis originale I. Lejzerowicz.