Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Maran Antronon kaj ankaŭ la riĉepaŝtejan Pteleon,
Tiujn ĉi Protezilao kuraĝa antaŭe kondukis,
Kiam li estis vivanta, nun kaŝis lin tero la nigra.
Hejme li lasis edzinon, vizaĝon al si disŝirantan, 700
Kun ŝi la domon dezertan, kaj falis de viro Dardana,
Kiam, unua el ĉiuj, li saltis el ŝipo sur bordon.
Lin liaj viroj sopiras, kvankam ĉefon havante.
Ilin Podarko kondukis, ido de dio Areso,
Filo de la Filakido Ifiklo brutaroriĉega, 705
Frato de la heroo kuraĝa Protezilao,
Sed pli juna ol li; la pli aĝa kaj la pli forta
Estis Protezilao. Perdinte lin, liaj popoloj
Havis ĉefon, certege, sed pri l’ kuraĝulo sopiris.
Tiuj ĉi viroj armigis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj. 710
  Virojn, loĝintajn Ferurbon apud la lago Bebeo,
Virojn el Bebo, Glafiroj kaj urbo belega Jaolko,
Tiujn kondukis Eŭmelo, amata de l’ patro Admeto,
Kune kun dek unu ŝipoj. Lin naskis en mondon Alkesto,
La plej bela virino el ĉiuj filinoj Peliaj. 715
  Viroj, loĝintaj Metonon kaj kampojn de Taŭmakio,
Viroj el Molibeo kaj el Olizono sovaĝa
Estis de Filokteto l’ artarkopafanta regitaj.
Li kun sep ŝipoj alvenis, en ĉiu po kvindek remistoj,
Kiuj artege pafadis per arkoj kaj estis kuraĝaj. 720
Sed Filokteto mem kuŝis sur sankta insulo Lemnoso,
Suferanta fortege, lin tie l’ Aĥajoj forlasis,
Turmentatan de vundo, al li de serpento farita.
Tie dolore li kuŝis. Sed baldaŭ la viroj Aĥajoj
Ĉe la ŝiparo memoros pri Filokteto la reĝo. 725
Ili sen ĉefo ne restis, sed multe sopiris l’ antaŭan.
Ilin regis Medono, flankfilo de Oileo;
Al Oileo, la urbdetruanta, lin Reno eknaskis.
  Viroj, loĝantoj de Triko kaj de Itomeno montega,
Viroj el Eĥalio, kie reĝadis Eŭrito, 730
Estis de Podaleiro kaj de Maĥoono regataj,
Ambaŭ Eskulapidoj, sciantaj la arton kuracan.
Tiuj ĉi viroj kondukis tri dekojn da ŝipoj fleksitaj.