Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

  Nun li du filojn de la Dardanido Priamo atakis,
Kune starintajn kaleŝe, Ĥromion kaj Eĥemenon. 160
Kiel leono, kuranta al bovoj, forŝiras la kolon
De bovideto aŭ bovo, sin en arbaro paŝtantaj,
Tiel Tidido faligis la ambaŭn de l' bela kaleŝo
Malgraŭ la kontraŭstarado, kaj ravis de ili l' armilojn;
Sed la ĉevalojn fortiris liaj amikoj al ŝipoj. 165
  Nun lin Eneo ekvidis ekstermi la vicojn de viroj,
Kaj tra l' batalo li kuris al mez' de l' armiloj-krakado,
Diosimilan Pandaron serĉante, ĉu li lin eltrovos.
Li lin eltrovis, la fortan kaj neriproĉeblan heroon,
Kaj apud li stariĝinte eldiris al li, parolante: 170
  "Kie vi kaŝas, Pandaro, la arkoparilon kaj sagojn
Kaj vian gloron, kiun neniu kuraĝas konkuri
Kiun de vi en Likio neniu povas forpreni?
Levu la manojn al Zeŭso kaj pafu en tiun ĉi homon,
Kiu ajn estas li, la triumfant', ekstermanta multege 175
Da Trojaviroj: al multaj herooj li rompis genuojn.
Sed ĉu ne estas li dio, kiu Trojanojn koleras
Pro nefarita ofero, ĉar dio terure ja venĝas?"
  Al li la glora Likaonoido respondis dirinte:
"Nobla Ene', konsilisto de kuprearmitaj Trojanoj, 180
Tute li estas simila al filo de l' glora Tideo,
Ĉar mi rekonas la ŝildon kaj kaskon kun tri por-okuloj
Kaj la ĉevalojn; cetere li estas eblege diaĵo.
Tamen, se estas li hom', la dirita kuraĝa Tidido,
Li ne sen dio certege batalas, sed ĉe li proksime 185
Staras senmorta, volvita de nubo ĉirkaŭe la ŝultroj
Kaj formetinta la sagon, pli frue de mi alcelitan,
Ĉar mi alsendis jam sagon, kiu lin trafis en ŝultron
Dekstran, kaj ĝi ekeniĝis, irinte tra kav' de l' kiraso.
Mi jam esperis ke mi lin enĵetis en la Aidon, 190
Tamen ne venkis lin. Kontraŭ ni agas nun dio kolera.
Mi nun ne havas ĉevalojn, ne havas batalokaleŝon;
Dome Likie mi lasis dekunu belegajn kaleŝojn,
Nove kaj bone faritajn kaj de tapiŝoj kovritajn
Kaj apud ĉia po du unujugaj ĉevaloj troviĝas, 195