Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj la Atrido trakuris la virojn kaj multe konsilis:
  "Estu vi viroj, amikoj, kaj prenu kuraĝon en korojn!
Unu alian honoru vi en la terura batalo: 530
Ĉe reciproka honoro pli multe saviĝas ol falas,
Nur forkuranto ricevas nenian helpon kaj gloron."
  Diris kaj la ponardegon alĵetis kaj viron antaŭan,
Deikoonon, l' amikon de l' glora Eneo, enbatis,
La Pergasidon, lin kiel idojn Priamajn Trojanoj 535
Multe estimis: li ĉiam batalis en vicoj antaŭaj.
Agamemnono lin trafis per ponardego en ŝildon;
Ĝi ne debatis la frapon, la kupro ĝin tute trapikis
Kaj tra la zono traiĝis en lian ventron malsupre.
Brue li falis sur teron, eksonis sur li la armiloj. 540
  Nun la plej bonajn Aĥajojn mortigis la viro Eneo,
Du Dioklidojn, Kretonon kaj fraton de li -- Orsilohon.
Patro ilia, loĝanto de l' belkonstruita Ferurbo,
Estis tre riĉa gentano de la rivero Alfeo,
Kies akvoj vastegaj fluas sur kampoj Piliaj; 545
Ĝi Orsiloĥon eknaskis, reĝintan grandegan popolon,
Kaj Orsiloĥo eknaskis Dioklon la grandaaniman,
Kaj de ĉi tiu Dioklo devenis la dunaskitidoj
Orsiloĥ' kaj Kretono, sciantaj batali multspece.
Nun viriĝantaj estante, ili sur ŝipoj nigretaj 550
Sekvis Aĥajojn kontraŭ ĉevaloriĉega Trojurbo,
Gloron al Agamemnono kaj al Menelao Atridoj
Almilitante: nun ilin ĉirkaŭis la morto malluma.
Kiel sur alta supraĵo de monto du fortaj leonoj,
De leonino nutritaj en densa malluma arbaro, 555
Bovojn kaj ŝafojn grasegajn for de brutaroj rabadas
Kaj dezertigas la ŝtalojn de homoj, ĝis mem ili poste
Falas, al fin' mortigitaj per kupro akrega de homoj:
Tiel, venkitaj per manoj de la heroo Eneo,
Ambaŭ subfalis sur teron, similaj al pinoj altegaj. 560
  Ilin vidinte subfali, ekĝemis l' hero' Menelao,
Kuris tra l' aroj antaŭaj, armita de kupro brilanta,
La ponardegon svingante: Areso lin multkuraĝigis,
Ĉar li esperis sekrete, ke lin nun Eneo mortigos.