Saltu al enhavo

Paĝo:International Language - Julio 1929.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LINGVAJ DEMANDOJ

Sub tiu ĉi rubriko oni respondos al la demandoj de legantoj pri aferoj lingvaj, stilaj, k.t.p., havantaj ĝeneralan intereson. De tempo al tempo oni aludos al Lingvaj Respondoj (Plena Kolekto), de d-ro Zamenhof (havebla ĉe B.E.A., prezo: ordinara papero 1/6, pli bona papero 2/3); verko, kiun devus posedi ĉiu studanto.

G. M. H. (Bedford). (1) La diferencoj inter speciale, aparte kaj precipe ŝajas al mi esti jene. Speciale rilatas al intencita aŭ aranĝita afero; ekzemple, li venis speciale por la festo (aŭ, adjektive, oni uzas specialan maŝinon por tio). Aparte montras ian disecon; ekzemple, ni pritraktos la du aferojn aparte: li tenis sin aparte: sed ofte tiu radiko servas por montri elstarecon, ekzemple, la lasta ero en la programo estis aparte ŝatinda. Efektive en ĉi tiu frazo ian disigon de la ero ja estas esprimata; oni disigas ĝin laŭ kvalito. Precipe rilatas al grado de graveco, de iu aŭ alia vidpunkto; mi atentigas vin precipe pri… Mi ŝatis la tutan programon, sed (ŝatis) precipe la lastan eron. Tiu lasta frazo, do, esprimas laŭ alia maniero la ideon jam ekzempligitan por aparte; kaj en ĝi la adverbo modifas verbon kaj ne adjektivon. Ĉiuj devus iri, sed precipe la plej aĝaj. Speciala regulo estus angle, a special rule; sed aparte regulo estas a separate rule. Precipa regulo eble signifus nenion; por principal rule oni plej boni dirus ĉefa regulo.

(2) El la frazoj Ne eĉ unu el ili iros, Eĉ ne unu el ili iros kaj Eĉ unu el ili ne iros, la lasta ŝajnas al mi la plej logika kaj ankaŭ la plej eleganta; sed mi opinias, ke la formo de tiaj frazoj povas dependi de la kunteksto kaj la dezirata emfazo je individuaj vortoj.

(3) La frazo citita, Ion pli blankan… mi memoras neniam kaj nenie vidinta, aspektas malbona kaj certe ne estas kompleta. Oni bezonas esti inter nenie kaj vidinta. (Pli bonstila kaj logika formo estus… mi ne memoras iam aŭ ie esti vidinta.) — B. L.



ANNABEL LEE[1]
de Edgar Allan Poe.

(Ĉi tiu traduko gajnis la unuan premion en klaso 3 de nia “Nova Literatura Konkurso.”)

Antaŭ multe da jaroj, en reĝoland’
Ĉe la maro, sciu vi,
Ke loĝadis tre bela virgulin’—
La aminda Annabel Lee—
Kies sola pensad’ estis ami min
Kaj esti amata de mi.

Mi nur infan’ kaj ŝi nur infan’
En reĝlando tiu ĉi,
Amadis kun am’ pli profunda ol am’
Mi kaj Annabel Lee;
Kun am’ tiel granda, ke eĉ la serafoj
Enviemiĝis al ni.

Kaj jen do la kaŭz’—antaŭ tre longa temp’
En reĝlando tiu ĉi—
Ke vento elblovis el nub’ kaj morton
Alportis al Annabel Lee.
Venis do ŝia altranga parenc’
Kaj portis ŝin for de mi,
Por entombigi izola ŝin
En reĝlando tiu ĉi.

L’anĝeloj, ne tiel feliĉaj ĉiele,
Sentadis envion al ni—
Jes! tial okazis (kiel scias homar’,
En reĝlando tiu ĉi),
Ke la vento elvenis el nokta nub’,
Morton portante al Annabel Lee.

Sed mi amis kun am’ pli potenca ol am’
De homoj pli aĝaj ol ni—
De multaj pli saĝaj ol ni—
Kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel’,
Nek demonoj malsupre de ni,
Povos iam disigi de mia anim’
La animon de Annabel Lee:

Ĉar ne brilas la lun’ ne portante al mi
Belajn sonĝojn pri Annabel Lee;
Kaj kiam ajn stel’ levas sin en ĉiel’
Mi ekpensas pri Annabel Lee;
Do, tra tuta la nokt’ apud ŝi—karulin’—
Kiu estas viv’ mia kaj kara edzin’,
Kuŝas mi en tombeg’ tiu ĉi
Ĉe la mar’ kie dormas ŝi.

El angla lingvo tradukis
Rhodes Marriott.

</poem>

LA REVULO
de Lucian Blaga.

(Ĉi tiu traduko gajnis la trian premion en klaso 3 de nia “Nova Literaturo Konkurso.”)

Pende de aero, tra branĉaro,
En la silko turmentiĝas
Araneo…
Lunradio
En la dormo lin ekvekis.
Sed barakti?… Sonĝis li ke
Lunradio estas lia ŝpinfadeno,
Kaj nun provas suprenrampi
Ĝis ĉielo, sur radio…
Li baraktas, kaj kuraĝe
Li sin ĵetas…
Sed mi timas
Ke li falos, la revulo…

El rumana lingvo tradukis
Sigmund Prager.


S-ino Novriĉulo fanfaronis pri siaj juveloj. “Jes,” ŝi diris, “mi purigas la diamantojn per amoniako, la rubenojn per Bordeaux’a vino, la smeraldojn per Dantzig’a brando, kaj la safirojn per freŝa lakto. Kion vi uzas?” “Nenion,” respondis la simpla virino kviete, “kiam la miaj fariĝas malpuraj mi forĵetas ilin.”

The Argonaut.
  1. Elp. An’abel Li.