Saltu al enhavo

Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kelkaj el la domoj de la unuaj koloniistoj, konstruitaj el malgrandaj flavaj brikoj, kiujn oni alportis el Holando; ili havis latisfenestrojn kaj pinjonojn, kun ventmontriloj supre, sur la antaŭajo.

En tiu sama vilaĝo, kaj en unu el tiuj domoj mem (kiu, por diri la precizan veron, estis bedaŭrinde aĝbatita), loĝis antaŭ multaj jaroj, dum la lando ankoraŭ estis provinco de Granda Britujo, simpla bonkorulo, kies nomo estis Rip van Winkle. Li devenis de la samnomuloj, kiuj agis tiel kuraĝe en la kavalirecaj tagoj de Petro Stuyvesant, kaj kiuj lin akompanis al la sieĝo de la fortikajo Kristina. Tamen, li heredis nur tre malmulte de la militema karaktero de siaj prapatroj. Mi diris, ke li estis simpla bonkorulo; plue, li estis afabla najbaro kaj obeema turmentata edzo. Vere, pro la lasta cirkonstanco eble li havigis al si tiun mildecon de spirito, kiu gajnis al li tiel universalan popularecon; ĉar for de la hejmo kutimas esti la plej kompleza kaj pacanima tiu, kiu hejme submetiĝas al la disciplino de megero. La temperamento sendube fariĝas fleksebla kaj martelebla en la fajra fornego de hejma suferado, ĉar litadmonado valoras ĉiujn predikojn en la mondo por instrui la virtojn paciencon kaj toleremon. Oni povas opinii, do, ke en kelkaj rilatoj megera edzino estas sufiĉa beno, kaj, se jes, Rip van Winkle estis benita trioble.

Certe, favoregato li estis inter la dommastrinoj de la vilaĝo, kiuj, laŭ la kutimo de la aminda sekso, subtenis lin en ĉiuj familiaj disputoj; kaj, kiam ili priparolis tiujn aferojn ĉe la vespera babilado, neniam forgesis pro ĉio kulpigi sinjorinon van Winkle. La infanoj de la vilaĝo ankaŭ kutimis ekkrii pro ĝojo, kiam li alproksimiĝis. Li helpis je iliaj sportoj, fabrikis iliajn ludilojn, al ili instruis la manieron flugigi flugdrakojn kaj ŝovi ludglob-

12