Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de vervo taŭgaj ĉe honorinda hundo, ĝi estis tiel kuraĝa, kiel ia besto, kiu trakuris la arbaron — sed kia kUraĝo povas kontraŭstari la ĉiamdaŭran kaj ĉiunpersekutantan teruron de virina lango? Tuj kiam Lupo eniris la domon, ĝia kapo malleviĝis, ĝia vosto falis teren afl volviĝis inter la krurojn, ĝi ŝteliris kun mieno de pendonto, ofte flankrigardante sinjorinon van Winkle, kaj je la plej malgranda svingo de balailo aŭ kulerego, ĝi kuris al la pordo kun ekkria rapidiro. Ce Rip van Winkle la aferoj pli kaj pli malboniĝis dum la jaroj de edzeco pasis; akra koleremo neniam moliĝas per maljuniĝo, kaj akra lango estas la sola tranĉilo, kiu pliakriĝas per ofta uzado. Longtempe li kutimis sin konsoli, kiam li estis forpelita el la hejmo, per vizitado al speco de daŭra klubo de la saĝuloj, filozofoj, kaj aliaj senlaboruloj de la vilaĝo; kiuj kunsidis sur benko antaŭ malgranda gastejo, titolita per ruĝega portreto de Lia Reĝa Moŝto Georgo Illa. Ĉi tie ili kutimis sidi en la'ombraĵo, dum longa senlabora somertago, kaj malvigle paroli pri vilaĝoklaĉo, aŭ rakonti senfinajn endormigajn historiojn pri nenio. Sed ŝtatisto ja profite pagus aŭdi la profundajn diskutojn, kiuj kelkfoje okazis, kiam malnova ĵurnalo de preterpasanta vojaĝanto hazarde falis en iliajn manojn. Kiel serioze ili aŭskultis la enhavon, trene elparolitan de Derrik van Bummel, la lernejestro, eleganteta klera hometo, kiu ne perdis kuraĝon pro la plej giganta vorto en la vortaro; kaj kiel saĝe ili konsideris publikajn okazaĵojn, kelkajn monatojn post kiam ili okazis. La opiniojn de ĉi tiu konsilantaro absolute kontrolis Nikolao Vedder, patriarko de la vilaĝo, kaj mastro de la gastejo, ĉe kies pordo li sidis de la mateno ĝis la nokto, nur sin movante sufiĉe por eviti la sunradiojn kaj resti

15