Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

LA FIERAĴO DE LA VILAĜO

Dum ekskurso tra unu el la malproksimaj provincoj de Anglujo, mi deflankiĝis en unu el tiuj vojkruciĝoj, kiuj kondukas tra la kaŝitaj partoj de la lando, kaj haltis unu posttagmezon en vilaĝo, kies situacio estis bele kampara kaj soleca. La vilaĝanoj havis mienon primitive simplan, kaj tute netroveblan en la vilaĝoj apud la grandaj diliĝencaj vojoj. Tie mi decidis pasigi la nokton, kaj, post frua vespermanĝo, mi vagis eksteren por ĝui la najbaran pejzaĝon.

Mia vagado, kiel estas kutime ĉe la vojaĝantoj, baldaŭ min kondukis al la preĝejo, kiu trovigis iomete ekster la vilaĝo. Gi estis ja iom kurioza; ĝia antikva turo estis tute kovrita de hedero, tiel ke nur en iuj lokoj elstaranta murapogilo, angulo de griza muro, aŭ fantazie skulptita ornamajo, elrigardis tra la verda kovrajo. Estis bela vespero. L a . frua parto de la tago estis malluma kaj ekpluvema, sed posttagmeze heliĝis; kaj kvankam pendis supre minacaj nuboj, tamen estis en la okcidento larĝa etendaĵo de ora ĉielo, el kiu brilis la subiranta suno tra la gutantaj folioj kaj lumetadis la tutan naturon ĝis ĝi melankolie ridetis. Tiu ŝajnis kvazaŭ la morthoro de fidela kristano, ridetanta pri la pekoj kaj malfeliĉoj de la mondo, kaj donanta, per la sereneco de sia subiro, certigon, ke li denove leviĝos en gloro.

31