Saltu al enhavo

Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis bone akompanata, aŭ pli ĝnste bone observata; ŝi estis severe instruita pri rigora deco kaj absoluta obeo; kaj pri la viroj, fi! ŝi instruiĝis rilati al ili tiel malfamiliare kaj malfide, ke, krom en okazo de plena permeso, ŝi ne rigardus la plej belan kavaliron en la mondo — ne, eĉ, se li estus mortanta ĉe ŝiaj piedoj.

Oni povis facile vidi la bonegajn rezultojn de ĉi tiu sistemo. La fraŭlino estis modelo de direktebleco kaj deca konduto. Kiam aliaj malŝparis la dolĉecon en la brilego de la mondo, ekpreneblaj kaj forĵeteblaj de ĉies mano, ŝi, sub la protekto de tiuj senmakulaj fraŭlinoj, modeste ekfloris ĝis freŝa kaj belega virineco, kvazaŭ rozburĝono ruĝiĝanta inter defendantaj dornoj. Siaj onklinoj ŝin rigardis kun fiero kaj ĝojego, kaj fanfaronis, ke, eĉ se ĉiuj aliaj knabinoj en la mondo erarus, tamen — laŭdata estu la ĉielo — nenio tia povus okazi al la heredontino de Katzenellenbogen.

Sed kvankam Barono von Landshort estis nesufiĉe provizita per infanoj, lia domanaro tute ne estis malgranda; ĉar la Providenco lin riĉigis per superfluo da malriĉaj parencoj. Ili ĉiuj posedis la ameman temperamenton kutiman ĉe parencoj humilstataj; ili mirinde amis la baronon kaj je ĉiu ebla okazo venis en svarmoj por gajigi la kastelon. Tiuj bohuloj solenis ĉiujn familiajn festojn je la kosto de la barono; kaj, plene manĝinte, ili kutimis deklari, ke nenio sur la tero estas tiel ĉarma, kiel tiuj familiaj renkontiĝoj, tiuj jubileoj de la koro.

La barono, kvankam malgrandulo, havis grandan animon, kaj ĝi ŝvelis pro kontento je la konscio, ke li estas la plej grava homo en la mondeto ĉirkaŭ li. Li ŝatis rakonti longajn historiojn pri la rigidaj maljunaj batalintoj, kies portretoj severe rigardis de la ĉirkaŭaj muroj, kaj li ne trovis aŭskultantojn egalvalorajn al tiuj, kiuj manĝis je

44