Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sian herezon kiel eble plej rapide kaj akceptis la kredon de la veraj kredantoj.

Sed kiaj ajn estis la duboj, ili tute finiĝis per la alveno la postan tagon de leteroj, kiuj konfirfflis la sciigon pri la murdo de la juna grafo kaj pri lia enteriĝo en la katedralo de Wŭrzburg.

Oni facile povas kompreni la konsternon ĉe la kastelo. La barono sin enfermis en sia ĉambro. La gastoj, alvenintaj por ĝoji kun li, ne povis havi en si ideon pri forlaso en lia malĝojo. Ili ĉirkaŭvagis en la kortoj, kunvenis en grupoj en la ĉambroj, skuante la kapon kaj levante la ŝultrojn pro la suferoj de tiel bonkora homo; ili sidadis eĉ pli longe ol kutime ĉe la tablo, kaj manĝadis kaj trinkadis eĉ pli apetite, kvazaŭ por konservi la kuraĝon. Sed la plej kortuŝa estis la stato de la vidvinigita edzino. Perdi edzon eĉ antaŭ ol kisi lin — kaj tian edzon! Se eĉ la fantomo estis tiel gracia kaj nobla, kia estus la homo vivanta? Si plenigis la domon per plorado.

Je la nokto de la dua tago de ŝia vidvineco ŝi foriris al sia ĉambro, kun unu el siaj onklinoj, kiu insistis, ke ŝi dormu kun ŝi. La onklino, kiu estis unu el la plej spertaj rakontistoj de fantomaj legendoj en tuta Germanujo, ĵus rakontis unu el siaj plej longaj, kaj endormiĝis meze. La ĉambro estis fora kaj superrigardis ĝardeneton. La nevino kuŝis kaj pensade rigardis la radiojn de la kreskanta luno, dum ili tremetis sur la folioj de tremolo antaŭ la latisa fenestro. La horloĝo de la kastelo ĵus sonis ĉe la noktmeza horo, kiam mallaŭta soneto de muziko ŝteliris el la ĝardeno. Rapide ŝi levis sin de sia lito kaj malpeze paŝis al la fenestro. Inter la ombroj de la arboj staris granda figuro. Kiam ĝi levis la kapon, radio de lunlumo falis sur la vizaĝon. Cielo kaj tero! ŝi ekvidis la Fantoman Fianĉon. Je tiu momento laŭta kriego

55