Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Direktis la diservon nazspiraĉanta, bonvivanta paroĥestro, kiu havis komfortan loĝejon apud la preĝejo. Li estis privilegiita gasto ĉe ĉiuj manĝtabloj en la ĉirkaŭaj lokoj, kaj estis antaŭe la plej arda ĉasisto de la vulpo en la lando; ĝis lia maljuneco kaj indulga vivo malpermesis, ke li faru ion pli ol rajdi por vidi la hundegojn komenci la ĉason, kaj ĉeesti la manĝon kun la ĉasistoj.

Sub la direktado de tia pastro mi tute ne povis senti la humoron konvenan al la horo kaj la loko; do, simile al multaj aliaj malfortaj kristanoj mi kompromisis kun mia konscienco, riproĉante alian homon pro mia propra kulpeco, kaj okupis min per la rimarkado de miaj najbaroj.

Mi ankoraŭ estis nove alveninta en Anglujon, kaj scivolema pri la moroj de ĝiaj modaj klasoj. Mi trovis, kiel kutime, ke estas la malplej granda pretendo, kie estas la plej senduba rajto al respekto. Ekzemple, mi precipe notis la familion de altranga nobelo, en kiu estis kelkaj filoj kaj filinoj. Nenio povis esti pli simpla kaj modesta of ilia aspekto. Generale ili venis al la preĝejo en la plej simpla veturilo, kaj ofte piede. La junulinoj kutimis halti kaj paroli kun la kamparanoj en la plej bonkora maniero, karesi la infanojn, kaj aŭskulti la historiojn de la humilaj dometanoj. Iliaj vizaĝoj estis senkaŝemaj kaj bele blondaj, kaj aspekte estis altgrade delikataj, sed, tamen, libere gajaj kaj alloge afablaj. Iliaj fratoj estis altkreskaj kaj beltaliaj. Ili sin vestis laŭmode, sed simple; kun preciza bonordemo kaj konveneco, sed sen afekteco aŭ dandeco. En ĉio, ilia mieno estis senĝena kaj natura, kaj alte gracia kaj noble senkaŝema laŭ la maniero de libernaskitaj animoj, kiuj neniam dum la kreskado malhelpiĝis per sento de malsupereco. Vera digneco havas sanan fortikecon, kiu neniam timas kontakton kaj kunecon kun aliaj homoj, kiom ajn humilstataj.

61