Paĝo:Jarlibro - 1911.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

§ 11. — U. E. A. estas neŭtrala rilate al la Esperantiaj Asocioj kaj Entreprenoj kaj neniel sin enmiksas en la agadon, kiu koncernas ilian celon.

RAJTOJ DE L’MEMBROJ

§ 12. — La organizo de la servoj estas fiksata per regularoj al kiuj devas konformiĝi ĉiuj uzantoj sub la sankcioj difinitaj en ili. Specialaj servoj povas esti starigataj por difinitaj kategorioj de membroj.

§ 13. — Ĉiu Esperantiano rajtas:

1e Uzi ĉiujn servon organizitajn de U. E. A. neformale rezervitajn por aliaj kategorioj de membroj;

2e Ricevi la oficialan Jarlibron de la Asocio;

3e Plendi se li ne ricevis la servojn, kiujn li rajtas;

4e Partopreni en la balotoj fiksitaj de tiu statuto.

§ 14. — Ĉiu Esperantia Asocio kaj Entrepreno, krom la ordinaraj rajtoj de la membroj, rajtas uzi specialajn servojn difinitajn por ili ekskluzive kaj priskribitajn en la regularoj. Ili ne havas voĉdonrajton.

§ 15. — Estos eksigebla de U. E. A.:

1e Ĉiu membro aŭ Entrepreno, kiu agis kontraŭ la celo de U. E. A. aŭ en daŭra maniero ne konformiĝis al la regularoj. La procedo uzota en tiu okazo estas fiksata de speciala regularo.

2e Ĉiu membro, Entrepreno aŭ aprobanto, ne plenuminta siajn financajn devojn.

REGIONA ORGAZINO

§ 16. — La Esperantianaro estas dividata laŭ regionoj. La regionoj havantaj komunajn interesojn rilate al la agadkampo de U. E. A. estas kunigataj laŭ distriktoj. La limojn de tiuj