Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tia estas mia karaktero. Sed mia intenco estas neŝanĝebla. Al morto mi iras! Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon enŝovi sub la kaldronon.—En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi estis al mi satano, tentanta spirito de l’ mallumo.

ZAKARIO. (Retiriĝas timeme al la pordo.) Trankviliĝu, Ivaro, trankviliĝu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo, pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en alia ĉapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per larĝe malfermitaj okuloj.)

ZAKARIO (aparte). Estas li!

IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!

ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumiĝi!

IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaŭ la pordo.)

NIKO. Ĉu oni tie ĉi ricevas brandon?

ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.) Mi ŝvitegas. La afero nur prosperu!

NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?

ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.

NIKO. Mia tempo urĝas.

ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.—(Aparte.) Estas li!