Saltu al enhavo

Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉi iam Sokrato sola kontraŭiĝis al la malhoma decido de la juĝistoj kaj al la blinda furiozo de la popolamaso, kiu postulis la morton de la arginuzaj estroj[1]. Nun do troviĝis neniu, kiu povus defendi lin kun tia sama forto. Pro tio Ktezipo kulpigis sin kaj la kolegojn, kaj jen kial li volis liberiĝi en tiu ĉi vespero de la societo de ĉiuj homoj kaj eĉ, se estas eblo, de si mem.

Li iris al la maro. Sed tie ĉi lia sopiro fariĝis ankoraŭ pli multepeza. Ŝajnis, ke la malĝojigitaj filinoj de Nereo ĵetadis kaj batadis sin je la bordo, plorante pro la plej bona el la atenanoj kaj pro la urbo mem, blirdigita per la frenezo. La ondoj flugadis unu post la alia, la ondoj plaŭdadis je la ŝtonegoj kun senhalta kompatanta murmuro, kiu sonadis en la oreloj de Ktezipo kiel funebra, supertomba kanto.

Tiam li forturnis sin kaj foriris de la bordo

ĉiam rekte, ne rigardante antaŭen kaj eĉ ne zor-

  1. Batalante apud Arginuzoj, la atenanoj atingis gloran venkon. Post la batalo fariĝis ventego, kaj la estroj, ŝparante la vivantojn, ne sufiĉe zorgis pri la mortintoj, kiuj restis sen enterigo. Tiam kontraŭ la feliĉaj estroj ekscitiĝis en Atenoj la pasioj de la superstiĉa amaso. La parencoj de la mortigitoj aperis en la kunvenon en funebraj vestoj, kulpigante la estrojn, ke nun la mortintoj estos eternaj vagantoj; tie ĉi efikis la antikva kredaĵo, diranta ke la animo ne forlasas la korpon, sed kune kun ĝi subiras en internojn de la tero. Sokrato sola kontraŭiĝis al la juĝa decido, fondita sur la kontentigo al la kruda superstiĉo.