Kaj tiun ĝi elradikigis,
Cielon kiun tuŝis per la kap’ fiera,
Kaŝante la kalkanon en profundo tera.
Fianĉon volis trovi la fraŭlino,—
Si estis fianĉino,
Sed jen malbone: estis ŝi fiera.
Ŝi volis, ke fianĉo estu bona, saĝa,
En grandaj rangoj, bela, juna kaj kuraĝa
(Kaj en postuloj siaj estis ŝi sincera):
Ke ĉion havu li. Sed kiu havas ĉion?
Ankoraŭ notu tion,
Ke li ŝin amu, kaj ne kontraŭdiru ion.
Mirinde ŝin dorlotis la filiĉo vera:
Fianĉojn kvazaŭ ŝia sorto
Senĉese sendis mem al ŝia korto.
Sed kapricemaj estis ŝiaj gustoj, plaĉoj:
Fianĉoj tiaj estus bonaj por alia;
Sed opinio ŝia,
Ke ili estas fianĉaĉoj!
Nu, kiun prenos ŝi el tiuj-ĉi junuloj?
Jen unu—ne belul’, aliaj—neranguloj:
Kaj tiu estas bela, tamen tre malriĉa;
Senbrova estas, nazo ne sufiĉa;
Ne tio kaj ne tiel;