Paĝo:La Esperantisto - Julio 1892.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vento, flugadis tra mia kapo. Rememoriĝis al mi ial diversaj instruoj pri la ĉiopova potenco de la volo, kaj ŝajnis al mi, ke, se mi pasie ekdeziros eliri en la aeron kaj liberecon, mi en ia maniero povas liberiĝi. Kaj, kunpreminte la dentojn, mi penis koncentri mian tutan volon sur tiu ĉi punkto. Post al mi, la nekredanta, aperis la penso, ke oni devas preĝi kaj ke tio ĉi necese min savos. Mi komencis elparoladi preĝojn, sed baldaŭ mi rimarkis, ke tio, kion mi kun febra varmego paroladis, estis ne preĝo, sed senliga kolekto de fragmentaj frazoj el diversaj preĝoj. Kaj mi diris al mi, ke tiel oni ne povas preĝi, ke tia preĝado nur kolerigos Dion. Subite mi aŭdis la demandon, elparolitan per raŭka interrompita voĉo: «Por kio?» Tio ĉi iom revenigis min al la efektiveco. Mi faris penon rekonsciiĝi, kaj mi rimarkis, ke en mi turnas sin la penso: por kio Dio min tiom persekutas, kaj ke tiun «por kio» mi, aŭ pli ĝuste mia lango, ripetis kelkajn fojojn laŭte. Sed tio ĉi estis la lasta peno; mi komencis perdadi ĉian kontrolon super mi. Sovaĝaj pensoj komencis interŝanĝadi sin kun sovaĝaj pentraĵoj. Grandega turo staris super mi, kaj tiu ĉi turo kun bruego falis, kaj mi volis kuri de sub la grandegaĵo, kiu flugadis min, kaj tiu ĉi grandegaĵo min jam atingadis… Iaj montroj peladis min, mi faladis kaj subiĝadis en senfundan profundaĵon… Grandega martelo komencis batadi sur mian bruston, kaj mi sentis, kiel mia brusto enplatiĝadis, kaj la batoj de la martelo terure tondris en miaj oreloj. La batoj fariĝadis pli fortaj kaj pli fortaj, kaj nigra nubo ĉiam pli kaj pli min enkovradis… Mi perdis la konscion.


Malferminte la okulojn, mi ekvidis lumon kaj ies konatan vizaĝon klinitan super mi. Tio ĉi estis la vizaĝo de mia frato, al kiu mi dankas mian savon. Sciante mian emon al letargio, li tuj post la ricevo de telegramo pri mia supozita morto elveturis el sia urbo. Sed ĉar la telegramo, sendita de unu nia komuna konato, estis sendita nur la duan tagon post mia supozita morto, li malfruis kaj alveturis kelkajn horojn post mia enterigo. Mi restis sub la tero ĉirkaŭ ses horojn, sed mi ne povas diri, kiom da tempo pasis inter mia vekiĝo kaj sveniĝo: por mi ĝi estis kaj restos senfine longa. Ĉu tio ĉi estis horoj aŭ minutoj, — al mi, tute egale, ili ŝajnas jaroj, kaj ĉe la sola rememoro pri ili mia sango glaciiĝas. Mi ne sole vidis la morton vizaĝo kontraŭ vizaĝo, — mi estis en ĝiaj brakoj, kaj tiuj ĉi brakoj estis teruraj, monstraj. Mi estis enterigita juna kaj eliris el la tombo preskaŭ maljunulo.

N. Borovko.


En la mondo.

La plej profunda puto. Unu amerika societo por ekspluatado de petrolo posedas nun puton, kies profundeco estas pli ol 1000 metroj; ĝia diametro estas 18 centimetroj. Tiu ĉi puto trapenetris jam la tavolojn de karbo, de orporta kvarco, de fero kaj de aliaj metaloj. Kiam ĝia profundeco atingos 1500 metrojn, la amerika registaro prenos sur sin ĝian pluan ekspluatadon kaj sondadon por celoj sciencaj, profundigante ĝin ĝis la lastaj limoj de ebleco.

Per lokomotivo al la poluso. La ĝisnunaj esplorantoj de la ĉirkaŭaĵoj de la polusoj, entreprenante siajn ekspediciojn, uzadis ordinare ŝipojn, ŝipetojn, glitveturilojn kaj glitilojn. Nun naskiĝis tute nova ideo