Paĝo:La Esperantisto - Septembro 1889.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiu enhavis en si la plej malgrandan freŝan bloveton). Se mi volus tie ĉi paroli kun tiaj personoj, miaj vortoj, kompreneble, estus perditaj, ĉar tiuj ĉi homoj kun sankta teruro fermus al si la orelojn. Sed estas inter la volapükistoj ankaŭ tiaj personoj, kiuj ne fermis la okulojn por la nova movo; la lingvo Esperanto estas al ili konata, sed tamen ili volas resti fidelaj al la Volapük ĝis la fino. Ili estas konvinkitaj, ke la enkonduko de nova sistemo, kiel ajn bona ĝi estus, metos en danĝeron la tutan estontecon de nia ideo, kaj kun doloro en la koro ili rigardas ĉiun paŝon antaŭen de la lingvo Esperanto. Havante tute malveran ideon pri la kaŭzoj, karakteroj kaj celoj de mia laborado, ili vidas en mi ian revoluciiston, ian Katilina’n, kiu pro persona gloramo aŭ oportuno volas fari renversojn kaj meti en danĝeron la sanktan aferon. Sentante la tutan gravecon de unuanimeco en tia afero kiel lingvo tutmonda, kaj vidante en mi, per malvera komprenado de mia laborado, reformatoron kaj rompanton de la unuanimeco, ili penas per ĉiuj fortoj de sia honesta kaj al la afero aldonita animo deteni la volapükistojn de transiro al Esperanto. „Concordia parvae res crescunt, discordia maximae dilabuntur“ ripetadas ili sur ĉiu paŝo. Ne komprenante, kial sur nian flankon transiras nun multaj el tiuj volapükistoj, kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ mem fanatike staris kiel muro kontraŭ ĉia nova sistemo, — ili kun teruro vidas en tiu ĉi „nekonstanteco“ la finon de nia afero! Penante per ĉiuj fortoj deteni siajn amikojn de „forkuro“, ili en la sama tempo penis labori rekte super mi persone, petante min en la interesoj de nia afero forĵeti mian laboron kaj aliĝi al Volapük. „Post vi“, ili diris, „iros via tuta partizanaro, tiam ekregos plena unuanimeco, kaj nia afero rapide venos al la celo.“ Kun plezuro kaj kun estimo, kiun oni sentas por ĉiu profunde kredanta animo, mi konservas ankoraŭ la leteron de unu nobla sinjorino, kiu, konfesante la superecon de Esperanto antaŭ Volapük, penis per ĉiuj fortoj konvinki min rifuziĝi je la disiĝo kaj pro la pli bona ne meti en danĝeron la bonan. Mi vidis el tiu ĉi letero, ke tiu sinjorino estus feliĉa, se ŝiaj vortoj min konvinkus kaj se per tia maniero estus enkondukita plena unuanimeco en nian aferon. Jes… sed mi mem estus ankoraŭ pli, ankoraŭ multe pli feliĉa, se mi havus la plej malgrandan eblon fari tion, kion petas de mi tiuj ĉi volapükistoj!

Sinjoroj! Vane vi vidas en mi gloraman reformatoron, kiu volas detrui la bonan ĉar li povas doni ion pli bonan. Por neniu el vi la ideo de lingvo tutmonda estas kaj povas esti tiel kara, kiel por mi. Mi kunkresiĝis kun ĝi, mi kunligis kun ĝi mian tutan vivon, mi oferis al ĝi ĉion kion mi povis, mi multe pro ĝi suferis kaj suferas, kaj nenio min detenus de novaj oferoj, se mi scius, ke mi povas per ili servi al nia sankta afero. Elmontru al mi, ke la vojo, sur kiun vi vin ĵetis en la unua flama minuto, povas alkonduki nin al la celo, — kaj mi la unua ĵetos mian laboron kaj aliĝos al vi. Se mi povus kredi, ke Volapük havas eĉ la plej malgrandan eblon fariĝi iam la lingvo de la mondo, mi neniam, elpaŝus kun nova sistemo nur tial ke ĝi estas en miaj okuloj pli bona; per mi tuta animo mi aliĝus al la Volapük, malgraŭ ĝia arbitra kaj malfacila vortaro, malgraŭ