Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA LABORISTA ESPERANTISMO
I
CIVILIZECO KAJ ARTEFARITECO

Kio karakterizas plej bone la evoluadon de la Homaro, tio estas ĝia tendenco eliri el mistika stato kaj celadi al racieco. En la plej primitivaj epokoj, la elpensemo de l’ homo igis lin artefari ilojn por ĉasi kaj sin defendi. La fabrikado de plej simpla objekto postulas la obeon al fizikaj leĝoj. Tial racieco povis iom post iom enpenetri la homan cerbon. La konstruado de domoj, de ŝipoj, la fabrikado de iloj kaj finfine de treege perfektaj kaj delikataj aŭ potencaj maŝinoj okazis samtempe kaj paralele kun la kreskado de la racio en la homa menso.

En la bonstato de l’ homo, ĉiu progreso estas ligita intime kun artefariteco. Artefaritaj estas niaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj. Plej bonaj fruktoj kreskas ĉe kulturitaj arboj, kaj oni povas eĉ diri, ke ili ankaŭ estas iel artefaritaj; ili almenaŭ estas arte kreskigitaj. La homo fariĝis la "reĝo de l’ naturo" dank’al sia kapablo arte aliigi la medion, en kiu li vivas. La besto sin adaptas al la medio; la homo adaptas la medion al si.

La civilizo estas rezulto de raciigado. Sed tio okazis ĝis nun preskaŭ senkonscie, plej ofte senmetode kaj nur laŭ limigita skalo. Ni eniras periodon[1], en kiu ekzistas tendenco, konscie, metode kaj grandskale[2] ĉion raciigi.

  1. Ĉiu historia periodo havas siajn proprajn leĝojn… sed tuj kiam la vivo transpasis la periodon de donita evoluo, kiam ĝi eliris el donita stadio kaj transiris en alian, tiam ĝi estas regata de aliaj leĝoj.K. Marks. (Laŭ cito de N. Buĥarin en "La teorio de l’ historia materialismo", pĝ.68 de la franclingva eldono).
  2. Raciigado en kapitalisma soci-ordo tendencas nature okazi ĉefe por la profito de la ekspluatanta klaso. La ekspluatitaro devas batali ne kontraŭ la raciigado mem,