Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ojn de unu sola persono. Sed la principo restas tamen la sama. La estro ĉerpas sian regecon el la komuna totema forto; neniu regato ja kredas, ke la reganto akiris sian estrecon per propra kapablo, per propra merito. La regeco havas sian radikon en la internaĵo de la societo. Se ne estus tiel, restus nekomprenebla la fakto, ke homo, eĉ plej lerta kaj forta, povas trudi sian volon al tuta kolektivo.

«Rilate la personan superecon de la estro, diras Durkhejm, ĝi ludas en tiu procezo nur akcesoran rolon. Tiu supereco klarigas, kial la kolektiva forto koncentriĝis en iujn manojn prefere ol en aliajn, sed ĝi ne klarigas ties intenson. Ĉar tiu forto, anstataŭ resti disa, estas devigata delegiĝi, tio povas okazi nur je la profito de individuoj, kiuj iarilate montris superecon. Sed tio vidigas nur la direkton de la fluo kaj ne ĝin kreas. Se la familipatro, en la antikva Romo, posedas absolutan regadon, tio ne okazas, tial ke li estas la plej maljuna aŭ la plej saĝa au la plej sperta. Sed tial ke, sekve de cirkonstancoj, en kiuj troviĝis la roma familio, li enkorpigis la malnovan komunismon familian. La despotismo, almenaŭ kiam ĝi ne estas patologia fenomeno, ne estas alio ol aliiĝinta komunismo.»

Ŝtofon ja bezonas la estreco por kreiĝi; tute ne sufiĉas la nura volo de la estriĝanto. Tiu volo estas nur akcesora kaŭzo. Sed ni ankaŭ devas ne forgesi la instruojn de la Historio, nome ke akcesoraj kaŭzoj havas iafoje grandegan efikon.