Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

II
Fratrio, Tribo, Civito

Necesas noti, ke la skizita organizformo laŭfamilia ekzistis dum epoko, pri kiŭ la historiistoj ne povas liveri precizajn datojn. Oni tamen scias sŭfiĉe da faktoj kaj argumentoj por povi kun verŝajneco aserti, ke nur tiaj malgrandaj homgrupiĝoj[1] ekzistis dum kelkaj jarcentoj.

La tiutempa produktado, kiu konsistis preskaŭ nur el kamplaboro, preparis la kondiĉojn por ekzistado de tiaj patrietoj. Kiam estiĝis elementa industrio, kiam interŝanĝado de produktoj fariĝis necesa kaj estis pli ofta, tiam kreiĝis kondiĉoj por plilarĝiĝo de la homaj grupiĝoj. Sed la reganta ideologio ne permesis kunfandiĝon de kelkaj gentoj. Necesis do ia kompromisa aranĝo inter la ekonomia neceso kaj la religia ideologio, kiu forte influis la spiritojn kaj malhelpis racian evoluadon. La hejma religio ja malpermesis, ke du familioj kunfandiĝu. Estis nur eble, ke ili kuniĝŭu konservante ĉiu sian propran kulton kaj sendependecon. El tio rezultis nova organizformo, kiun oni nomis fratrio ĉe la grekoj kaj kurio ĉe la italoj.

  1. Familio aŭ gento povis tamen enteni kelkajn milojn da homoj.