Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

III
La Roma Imperio

Unuflanke la patriotismo malebligis la kunfandiĝon de civitoj en pli larĝan unuon; aliflanke la ekonomio postulis tion. En tiaj kondiĉoj, nur la perforto, la milito povis solvi la problemon.

Ne utilas bedaŭri kaj ĉagreniĝi ĉe la konstato, ke la historio de ĉiuj popoloj estas plena je sangaj bataloj. Se la homoj havus racian menson anstataŭ superstiĉan, la socia evoluo povus kredeble okazi pace. Bedaŭrinde ne estas tiel. La racia, la «teknika» menso tre malrapide elvolviĝas kaj senĉese konfliktas kun la religia aŭ superstiĉa menso. Ni eĉ notis, ke ambaŭ mensoj povas kunekzisti en la cerbo de sama individuo.

Feliĉe, la unua pli kaj pli uzurpas la kampon de la dua. Oni do povas esperi, ke venos la tago, kiam estos for ĉiaj superstiĉoj; tiam povos la socio evolui normale, racie, t. e. sen sangaj bataloj.

Dume ni vidu, kiel kreiĝis la romana imperio. Ŝajnas strange, ke inter milo da malgrandaj nacioj (civitoj) en Italio kaj Grekio troviĝis unu, kiu povis servutigi la aliajn.

Ĉe la komenco, kiam la patriotisma ideologio estis tre forta kaj blinde regis la spiritojn, Romo