Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke Ajak-Aga nenion domaĝos por sia filino; sed kiu scias, ke poste vi ne riproĉos min en tio, ke mi nenion havis kaj ĉio estas nur via? Ne, kara Magulj-Megeri, mi ĵuris, ke sep jarojn mi devas migri en la mondo, ĝis mi fariĝos riĉa, aŭ pereos en la malproksimaj dezertoj; se vi estas kontenta je tio, tiam post la finiĝo de la tempo, vi estos mia“. Ŝi konsentiĝis, sed aldonis, ke, se li al la difinita tago ne venos, ŝi fariĝos edzino de Kurŝud-bek, kiu jam de longe sin svatas al ŝi.

Aŝik-Kerib venis al sia patrino, estis benita de ŝi en la vojon, ekkisis la malgrandan fratinon, metis la saketon trans la ŝultro, sin apogis je migra bastono kaj eliris el Tifliso. Kaj jen, atingas lin rajdanto sur ĉevalo; li rigardas: tiu estas Kurŝud-bek. — Bonan vojon! — kriis al li bek, — kien vi ajn irus, migranto, mi estas via akompananto. Aŝik-Kerib ne estis ĝoja je sia kolego, sed fari povis nenion. Longe ili iris kune, fine ili ekvidis antaŭ si riveron. Estis nek ponto, nek malprofunda loko por transiri piede. — Naĝu antaŭen, diris Kurŝud-bek, — mi naĝos post vi. — Aŝik’ forĵetis de si la vestojn, kaj fornaĝis. Elirinte sur la bordon, li ekrigardis posten… ho malĝojo! ho ĉiopovanta Allaho! Kurŝud-bek, preninte liajn vestojn, forveturis ree Tiflison; nur la polvo volviĝis, kiel serpento, post li sur la glata kampo. Alsaltinte Tiflison, bek alportis la vestaĵon de Aŝik-Kerib al lia maljuna patrino. — Via filo dronis en profunda rivero, li diris, jen lia vestaĵo! — En nepentrebla malĝojo ekfalis la patrino sur la vestaĵon de la amata filo kaj komencis superverŝadi ĝin per varmegaj larmoj; poste prenis ĝin kaj forportis al sia estonta bofilino, Magulj-Megeri. „Mia filo dronis, ŝi diris, Kurŝud-bek alportis liajn vestojn; vi estas libera“. Magulj-Megeri ekridetis kaj respondis: „Ne kredu: tio ĉi estas nur elpensoj de Kurŝud-bek; antaŭ, ol forfluos la sep jaroj, neniu estos mia edzo. — Ŝi prenis de la muro sian saazon kaj trankvile komencis kanti la amitan kanton de Aŝik-Kerib.

Samtempe la migranto alvenis nuda al unu vilaĝeto. Bonaj homoj vestis lin kaj manĝigis; kiel rekompenco, li