Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas via, — diris la komercisto, — mi vin rekonis, Aŝik-Kerib. Veturu do rapide Tiflison: via Magulj-Megeri ordonis diri al vi, ke la tempo finiĝas, kaj se vi ne estos en la difinita tago, ŝi estos edzinigita je alia. — En malespero Aŝik-Kerib kaptis sin je la kapo: restis nur tri tagoj ĝis la fatala horo. Tamen li sidiĝis sur ĉevalon, prenis kun si sakon kun oraj moneroj kaj forsaltis, la ĉevalon ne domaĝante. Fine la elturmentita kuristo falis senspira sur la Arzinjana monto, kiu estas inter Arzinjano kaj Arzerumo. Kion li devis fari? De Arzinjano ĝis Tifliso estas du monatoj de veturo, kaj restis nur du tagoj. „Ĉiopovanta Allaho!“ li ekkriis, „se vi ne helpos al mi, mi havas sur la tero nenion por fari!“ Kaj li deziras sin ĵeti de la alta krutaĵo. Tuj li vidas malsupre homon, sidantan sur blanka ĉevalo, kaj aŭdas laŭtan voĉon: — Junulo! kion vi deziras fari? — „Mi volas morti“, respondas Aŝik. — Malsupriĝu do tien ĉi, se vi tiel volas; mi vin mortigos. — Aŝik iel malsupriĝis de la ŝtonego. — Iru post mi, diris minace la rajdanto. — „Kiel mi povas sekvi post vi“, respondis Aŝik, „via ĉevalo flugas, kiel vento, dum mi portas sur mi multpezan sakon?“ — Vere! metu do vian sakon sur mian selon kaj sekvu. — Kiel Aŝik-Kerib ajn penis kuri, li restiĝis malproksime. — Kio do vi restadas? — ekdemandis la rajdanto. „Kiel do mi povas sekvi post vi: via ĉevalo flugas pli rapide ol la penso, kaj mi estas elturmentita“. — Vere; sidiĝu malantaŭe sur mia ĉevalo, kaj rakontu la tutan veron: kien vi volas veturi? — „Kvankam Arzerumon hodiaŭ veni“. — „Kovru do la okulojn“. — Li kovris. — „Nun malkovru“. — Rigardas Aŝik: antaŭ li brilas la blankaj muroj kaj la minaretoj de Arzerumo. — „Mi estas kulpa, Aga“! diris Aŝik’: „mi diris eraron, mi volis diri, ke mi devas esti en Karso“. — „Jen, jen do!“ respondis la rajdanto, — mi antaŭavertis vin, ke vi diru al mi nur la veron. Kovru do ree la okulojn. Nun malkovru“. — Aŝik ne kredis al si, ke ĝi estas Karso. Li falis sur la genuojn kaj diris: „Mi estas kulpa, Aga, triobla estas kulpa via servanto, Aŝik-Kerib; sed vi mem scias, ke se homo decidis mensogi en mateno, li devas mensogi ĝis la fino de