Paĝo:Lingvo Internacia - 15 januaro 1905.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ejo de Nikolao Ravolati: li estis rekomencinta sian antaŭan lignaĵistan metion. Sola li laboradis, en fundo de sia laborejo

La maljunulino trairis la pordon kaj alvokis lin:

— He! Nikolao!

Li turnis sin; tiam ellasante sian hundinon, ŝi kriis:

— Saltu, saltu! Manĝegu, manĝegu!!

La besto, freneziĝinte, antaŭensaltis, ekkaptis la gorĝon. La homo etendis la brakojn, ekkaptis ĝin, falis teren. Dum kelkaj sekundoj, li tordiĝis, batante la teron per siaj piedoj, poste li restis senmova, dum Sémillante mordegis lin en la gorĝo, kiun ĝi dispecigis.

Du najbaroj, sidinte ĉe sia pordo, neŝanceliĝe memoris, ke ili vidis maljunan almozulon elirantan kun nigra, malgrasega hundo, kiu manĝis vojire, ion brunan, al ĝi bonitan de ĝia mastro.

Vespere, la maljunulino reeniris hejmen. Tiun nokton ŝi bone dormis.

Tradukis
J. Bourniche kaj G. Velex
[Ornamaĵo mankas]
SINJORO KAJ HUNDO
— De I. Krasicki —

Hund’ bojis je ŝtelisto, havis nokt’laboron;
Batita estis morgaŭ, ke vekis sinjoron;
Dormadis duan nokton… Ho! ŝtelisto ĝojis.
Oni hundon ekbatis, kial li ne bojis!!…

Esperantigis Leo Belmont